Višňové (distrikto Žilina)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Višňové
18° 46′ 00″ O / 49.16667 °N, 18.76667 °O / 49.16667; 18.76667 (mapo)

Višňové (hungare Felsővisnyó [felŝOviŝnjO]) estas vilaĝo, banloko kaj municipo en Slovakio.

Višňové
hungare: Felsővisnyó
municipo
Višňové el Hoblík
Oficiala nomo: Višňové
LandoSlovakio Slovakio
RegionoRegiono Žilina
DistriktoDistrikto Žilina
Historia regionoSupra Hungarujo
Parto deHorné Považie
MontaroMalgranda Fatro
Najbaras kunRosina
TuneloTunelo Višňové
RiveroRosinka
SituoVišňové
 - alteco450 m s. m.
 - koordinatoj49° 10′ 00″ N 18° 46′ 00″ O / 49.16667 °N, 18.76667 °O / 49.16667; 18.76667 (mapo)
Plej alta punktoMonto Minčol
 - alteco1 364 m s. m.
Areo15,04 km² (1 504 ha)
Loĝantaro2 703 (30.04.2011)
Denseco179,72 loĝ./km²
Orogenenezo
montariĝo
Višňovská dolina
Unua skribmencio1393
HorzonoMET (UTC+1)
 - somera tempoMEST (UTC+2)
Poŝtkodo013 23
Tel. prefikso+421-41
NUTS518093
AŭtokodojZA
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Vikimedia Komunejo: Višňové, Žilina District
Retpaĝo: www.visnove.sk
Portalo pri Slovakio
Aerfoto pri Višňové
Vido al Višňové
Banejo en Višňové

Situo

Višňové situas laŭ rojo, laŭ traira flankovojo, preskaŭ kontaktiĝanta kun Rosina. Žilina troviĝas je 6 km.

Historio

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1393 en latina formo "posessio Vysnew". La tiama hungara loknomo "Felfalu" aperis en 1439. En 1598 oni komputis tie 24 domojn. Ekde la 17-a jarcento la tiama preĝejo iĝis pilgrimloko. En 1784 821 vilaĝanoj (115 familioj) loĝis en 95 domoj, en 1828 1113 vilaĝanoj loĝis en 92 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Felsővisnyó 1324 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Považská Bystrica, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. Inter 1980-1991 Višňové estis parto de Žilina. En 2001 vivis en Višňové 2477 homoj, (2432 slovakoj).

Vidindaĵoj

Eksteraj ligiloj