Veszprém

mezgranda administra unuo de okcidenta Hungario
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Veszprém (apartigilo)
17° 54′ 42″ O / 47.09361 °N, 17.91167 °O / 47.09361; 17.91167 (mapo)

Departemento Veszprém (pron. vespre'm) estas mezgranda administra unuo en okcidenta Hungario, ĉirkaŭ la samnoma administra centro. Ĝi limas al departementoj Győr-Moson-Sopron, Komárom-Esztergom, Fejér, Somogy, Zala kaj Vas.

Veszprém
hungare: Veszprém, slovake: Vesprémska župa
departemento en Hungario
Urbodomo de Veszprém
Situo de departemento Veszprém en Hungario (klakmapo)Győr-Moson-SopronVasZalaSomogyBaranyaTolnaBács-KiskunCsongrádBékésHajdú-BiharSzabolcs-Szatmár-BeregBorsod-Abaúj-ZemplénNógrádHevesJász-Nagykun-SzolnokVeszprémFejérKomárom-EsztergomPestBudapeŝto
Situo de departemento Veszprém en Hungario (klakmapo)
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Veszprém megye
LandoHungario Hungario
Historia regionoHungara reĝlando Departemento Veszprém
MontaroBakony
SituoVeszprém
 - koordinatoj47° 05′ 37″ N 17° 54′ 42″ O / 47.09361 °N, 17.91167 °O / 47.09361; 17.91167 (mapo)
ĈefurboVeszprém
Areo4 463,65 km² (446 365 ha)
Loĝantaro335 361 (2022)
Denseco75 loĝ./km²
LagoBalatono
HorzonoMET (UTC+1)
 - somera tempoMEST (UTC+2)
ISO 3166-2HU-VE
Situo de la departementa urbo enkadre de Hungario
Situo de la departementa urbo enkadre de Hungario
Situo de la departementa urbo enkadre de Hungario
Vikimedia Komunejo: Veszprém County
Retpaĝo: www.vpmegye.hu
Map
Lago Balatono

Apartenas al ĝi la orienta bordo kaj la pli granda parto de la norda bordo de la parte vulkandevena, mediteraneeca Balatono, "la hungara maro". Sur ĝia teritorio troviĝas romantikaj pejzaĝoj, kun multe da riveretoj kaj fontoj, kun grotoj servantaj por betjaroj kiel kaŝejoj, kun la montaro Bakony (Bakonj) ravanta la turistojn, kun naturbelacoj kaj historiaj monumentoj de la baseno Tapolca.

Vidindaĵoj estas la popola kaj industria metiisteco, la teatraj kaj subĉielaj prezentadoj, la ekspozicioj, la koncertoj de leĝera aŭ klasika muziko, kaj same la diversaj gastejoj prezentantaj la allogajn majstroverkojn de gastronomio kaj vinologio.

La hungaroj antaŭ pli ol 1100 jaroj ekloĝis en tiu baseno ĉirkaŭita de la majestaj altaĵoj de montaro Kárpát. Reĝo Stefano la I-a, kiu fondis la Ŝtaton kaj radikigis la eŭropajn, kristanajn ideojn en sia popolo, ofte restadis en urbo Veszprém kaj en ĉi tiu ĉirkaŭaĵo kun sia edzino, la bavara princino, reĝino Gizella. Ili fervoradis fondi klostrojn, religiajn komunumojn, preĝejojn kaj fortikaĵojn, kiujn dum la pasintaj jarcentoj plurfoje oni detruadis; tamen ili estas ĝis nun ekzistantaj gardbastionoj, atestantoj de la eŭropeco.

La ĉefa sezono de la fremdultrafiko estas la somero pro lago Balatono, kiu pro sia silkeca, varma akvo ege taŭgas por akvosportoj. Sed same vintre, printempe kaj aŭtune povas havi neforgeseblajn travivaĵojn tiuj, kiuj sopiras alitipajn plezurojn, pli kvietan ripozon.

Ekirante de urbo Veszprém kaj ĝia pentrinda ĉirkaŭaĵo, nia gvidlibreto gvidas la ĉi tien vojaĝantajn homojn sur la norda kaj orienta bordoj de lago Balatono kaj sur ĝia altebenaco. Daŭrigante la vojaĝon de urbo Sümeg ĝis monto Somló, oni povas rigardi plurajn romantikajn fortikaĵojn kaj monumentojn. Oni povas ĉasiradi en la arbaroj de montaro Bakony, kiu havas abundon da sovaĝbestoj, maloftaj kaj protektitaj kreskaĵoj kaj praaj taksuso- kaj koniferarbaroj. Atingante la plej nordan parton de la departemento, en urbo Pápa kaj ĝia ĉirkaŭaĵo etendiĝantaj sur la suda angulo de Malgranda Ebenaĵo (Kisalföld), oni povas konatiĝi kun la netakseble valora heredaĵo de la mezepoko kaj la baroko, kaj ankaŭ kun la kutimoj, la labortagoj kaj la signifaj festotagoj de la homoj vivantaj ĉi tie.

La suda limo de la departemento estas la lago Balatono. Tra la areo etendiĝas la montaro de Bakony.

Urboj de la departemento, samtempe subregionaj centroj

Veszprém estas samtempe ankaŭ departementejo kune kun departementrajtoj.

AjkaBalatonalmádiBalatonfüredPápaSümeg
TapolcaVárpalotaVeszprémZirc

Simplaj urboj de la departemento

BadacsonytomajBalatonkeneseBalatonfűzfőBerhidaDevecserHerend
PétfürdőRévfülöp

Vilaĝoj

AdásztevelBodorfaHetyefőLovászpatonaÓbudavárSzentkirályszabadja
AdorjánházaBorszörcsökHidegkútMagyargencsOrosziSzigliget
AlsóörsBorzavárHomokbödögeMagyarpolányÖcsSzőc
ApácatornaCsabrendekHosztótMalomsokÖrvényesTagyon
AszófőCsajágIszkázMarcalgergelyiŐsiTakácsi
ÁbrahámhegyCsehbányaJásdMarcaltőÖsküTaliándörögd
BadacsonytördemicCsesznekKamondMárkóPaloznakTés
BakonybélCsetényKapolcsMegyerPápadereskeTihany
CsopakKáptalanfaMencshelyPápakovácsiTótvázsony
BakonyjákóCsótKáptalantótiMezőlakPápasalamonTüskevár
BakonykoppányCsögleKarakószörcsökMihályházaPápateszérUgod
BakonynánaDabroncKékkútMindszentkállaPapkesziUkk
BakonyoszlopDabronyKemeneshőgyészMonostorapátiPécselyÚrkút
BakonypölöskeDákaKemenesszentpéterMonoszlóPénzesgyőrUzsa
BakonyságDoba (Hungario)KertaNagyacsádPorvaVanyola
BakonyszentivánDöbrönteKirályszentistvánNagyalásonyPula (vilaĝo)Vaszar
BakonyszentkirályDörgicseKisapátiNagydémPusztamiskeVárkesző
BakonyszentlászlóDudarKisberzsenyNagyesztergárRaposkaVároslőd
BakonyszücsEgeraljaKiscsőszNagygyimótRigácsVászoly
BakonytamásiEgyházaskeszőKislődNagypiritSalföldVeszprémfajsz
BalatonakaliEplényKispiritNagytevelSáskaVeszprémgalsa
BalatoncsicsóFarkasgyepűKisszőlősNagyvázsonySomlójenőVeszprémvarsány
BalatonedericsFelsőörsKolontárNemesgörzsönySomlószőlősVid
BalatonfőkajárGannaKővágóörsNemesgulácsSomlóvásárhelyVigántpetend
BalatonhenyeGecseKöveskálNemeshanySomlóvecseVilonya
BalatonrendesGicKülsővatNemesszalókSólyVinár
BalatonszepezdGógánfaKüngösNemesvámosSümegprágaVöröstó
BalatonszőlősGyepükajánKupNemesvitaSzápárZalaerdőd
BalatonudvariGyulakesziLesencfaluNémetbányaSzentantalfaZalagyömörő
BalatonvilágosHajmáskérLesenceistvándNórápSzentbékkállaZalahaláp
BarnagHalimbaLesencetomajNoszlopSzentgálZalameggyes
BazsiHárskútLitérNyárádSzentimrefalva
BándHegyesdLókútNyirádSzentjakabfaZánka
BébHegymagasLovasOlaszfalu
Békás

Ekde 2014 ankaŭ Balatonakarattya.

Vidu ankaŭ

Veszprém (reĝa departemento)

Eksteraj ligiloj


Departementoj en Hungario
Departementoj: Bács-Kiskun | Baranya | Békés | Borsod-Abaúj-Zemplén | Csongrád | Fejér | Győr-Moson-Sopron | Hajdú-Bihar | Heves | Jász-Nagykun-Szolnok | Komárom-Esztergom | Nógrád | Pest | Somogy | Szabolcs-Szatmár-Bereg | Tolna | Vas | Veszprém | Zala
administra centro: (inkluzive la urbon de la 20-a departemento) Budapeŝto
Centroj de departementoj: Békéscsaba | Debrecen | Dunaújváros | Eger | Győr | Hódmezővásárhely | Kaposvár | Kecskemét | Miskolc | Nagykanizsa | Nyíregyháza | Pécs | Sopron | Szeged | Székesfehérvár | Szolnok | Szombathely | Tatabánya | Veszprém | Zalaegerszeg