Venturia inaequalis
Venturia inaequalis estas fungo, kiu kaŭzas skabon al pomo. Ĝi havas gravan ekonomian signifon, kontraŭbatalado uzas multajn fungicidojn.
Venturia inaequalis | ||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||
Venturia inaequalis (Cooke) G.Winter 1875 | ||||||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||||||||||
Priskribo
Gia anamorfo (nomata Fusicladium dendriticum aŭ Spilocaea pomi) produktas konidiojn sur simpla hifo, ĝia teleomorfo produktas periteciojn.
Vivciklo
La fungo travintras sur la falintaj folioj, en kie ĝi formas stromojn. Printempe aperas peritecioj en stromoj. La askosporoj mezuras 11-16 x 5-8 µm[1]. Ili havas du neegalajn celojn. La scienca nomo inaequalis signifas neegala. Ilia formo elvokas plandumon. En kontraŭbatalo gravas regi infektadon de askosporoj. Por scii kiam protekti la foliojn, oni uzas matematikajn modelojn, kiuj prognozas la riskon el meteaj kaj biologiaj datoj[2].Post la infektado la hifoj formas stromojn sub la kutiklo. Konidioj eliĝas de la supra surfaco de la stromoj kaj estas produktitaj tra tute la sezono, komencante plurajn ciklojn de infektado.