La birdoj de genro Vanellus estas mezgrandaj vadbirdoj kiuj apartenas al subfamilio Vanellinae de la familioĤaradriedoj, kiuj enhavas ankaŭ pluviojn kaj morinelon. La vorto "Vanelo" povas esti uzata por ĉiu birdo de tiu genro Vanellus, sed ankaŭ estas uzata specife por la konata specio Vanelo aŭ Eŭrazia vanelo, Vanellus vanellus. Iu vanelo povas esti konsiderata kvazaŭ iu pluvio pli granda.
Fakuloj plej ofte konsentas, ke ekzistas 24 specioj de vaneloj, sed klasado inter diversaj subfamilioj malkonsentas. Peters rekonas ne pli ol 19 genrojn, sed aliaj konsideras ĉiujn vanelojn kiel membroj de la sama genro Vanellus.
Tiuj longkruraj vadbirdoj havas plej ofte buntajn plumarojn tre markitajn. Kvankam la plej konata specio de norda hemisfero, nome Vanelo aŭ Eŭrazia vanelo, Vanellus vanellus, havas fajnan kreston, nur ankaŭ du aliaj specioj havas similan kreston. Flavaj aŭ ruĝaj vizaĝaj bridoj estas pli tipaj ornamaĵoj.