Valiĉa fazano

La Valiĉa fazano, Catreus wallichii, estas endanĝerita specio de la familio de Fazanedoj de Kokoformaj birdoj. Ĝi estas la ununura membro de la monotipa genro Catreus. La scienca nomo rememoras la danan botanikiston Nathaniel Wallich.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Valiĉa fazano
Valiĉa fazano
Valiĉa fazano
Biologia klasado
Regno:Animaloj Animalia
Filumo:Ĥorduloj Chordata
Klaso:Birdoj Aves
Ordo:Kokoformaj Galliformes
Familio:Fazanedoj Phasianidae
Genro:Catreus
Specio:C. wallichii
Catreus wallichii
(Hardwicke, 1827)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Distribuado

La Valiĉa fazano distribuiĝas en la altaj teroj kaj arbustaroj de la regionoj de Himalajo de Barato, Nepalo, Kaŝmiro kaj Pakistano. Ili troviĝas ĉefe okcidente de Nepalo, Kumaon, Garhwal, Tehri Garhwal, Simla, Bussahir, Ĉamba ĝis ĉe la Hazara Distrikto. Censoj de 1981 kaj de 2003 en la areo de Dhorpatan de okcidenta Nepalo kontrolis 70 alvokejojn, sugeste la nombrojn ekzistantajn en tiu areo (proksimume 200 birdojn).[1][2][3] Ili troviĝas ĉefe super 6,000 futoj de altitudo kaj ĝis 10,000 futoj somere.[4]

Ĉe Municipa Bestoĝardeno de Kioto, Japanio

Fizikaj karakteroj

Tiuj orientalisaj birdoj ne havas la kolorojn kaj brilon de plej parto de fazanoj, kun sablokolora griza plumaro tre punkteca (plumoj ekzemple de brusto estas nigraj kun helaj bordoj) kaj longaj grizaj krestoj. Ties longa vosto havas 18 plumoj kaj la centraj vostoplumoj estas multe pli longaj kaj ties koloro estas ĉefe griza kaj bruna kun horizontalaj nigrecaj strioj. La vizaĝo montras ruĝan nudan haŭtaĵon ĉirkaŭokule kun flaveca okulringo. Pugo, suba dorso kaj subaj partoj estas oranĝecaj. La ino estas iome pli malgranda ĝenerale.

Biologio kaj socia kutimaro

Maskloj estas monogamaj. Ili reproduktiĝas ĉe krutaj klifoj dum somero per ovodemetadoj de 10 al 11 ovoj.[4]

Konservado

Pro pliiĝanta habitatoperdo, malgranda populacigrando kaj ĉasado en kelkaj areoj, la Valiĉa fazano estas pritaksata kiel Vundebla ĉe IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.[5] Ĝi estas listita en la Apendico I de CITES.[6] Klopodoj por reenmeti kaptivajn ekzemplerojn de Valiĉa fazano en Pakistanon malsukcesis.[7]

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj