Valentin Rasputin

Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Grigorij Rasputin.

Valentin Grigorjeviĉ Rasputin (rusa: Валентин Григорьевич Распутин) (la 15-an de marto 1937, vilaĝo Ust-Uda, Irkutska provinco, Sovetunio — la 14-an de marto 2015, Moskvo, Rusio) estis rusa verkisto kaj medioaktivisto.

Valentin Grigorjeviĉ Rasputin
Persona informo
Валентин Распутин
Naskiĝola 15-an de marto 1937
en vilaĝo Ust-Uda, Irkutska provinco, RSFSR, Sovetunio
Mortola 14-an de marto 2015
en Moskvo, Rusio
Etnoruso
Lingvojrusa vd
ŜtatanecoSovetunio, Rusio
Alma materIrkutska ŝtata universitato
Familio
Edz(in)oSvetlana Rasputina
InfanojMaria Rasputina
Profesio
Okupoverkisto, publicisto, aktivulo
LaborkampoKreiva kaj profesia verkado, ĵurnalismo, opinia ĵurnalismo kaj politiko Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum1966—2013
Verkado
Ĝenrojvilaĝa prozo
VerkojAdiaŭo al Matjora, Mono por Maria, Flugo al la arbaroj, Adiaŭo al Matjora, La lasta termino, La fajro
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Li estas konsiderata unu el la plej gravaj rusaj (siberiaj) verkistoj de la 1970-aj jaroj kaj ekde la sama tempo ankaŭ ekologiisto[1] kiu engaĝiĝis en la protekton de la lago Bajkalo [2].

En la 1990-aj jaroj li subtenis la opozicion kontraŭ la reformoj de Boris Jelcin, subskribante interalie la manifeston "Vorto al la popolo", kritikanta la perestrojkon kaj postajn reformojn.

En 1993, la asteroido 4537 Valgrirasp estis nomita honore al li [3].

Verkaro (selekto)

Rasputin estas verkisto kiu montras la rusan (siberian) kamparanon preskaŭ netuŝitan de la moderna civilizacio, kun lia konscio pri tradicio kaj proksimaj ligoj al la naturo. Tipa por Rasputin estas lia romano Adiaŭo de Matjora (1976), pri vilaĝo kiu devas malaperi por la konstruo de akvobaraĵo, per kiu Rasputin volas pruvi ke la materiisma mondkoncepto malsukcesis.

Mono por Maria, romano, 1967

Flugo al la arbaroj, romano, 1974

Adiaŭo al Matjora, romano, 1976

La lasta termino, romano, 1984

La fajro, rakonto, 1989

Vasili kaj Vasilisa, rakonto, 1991

La juna virino kaj la rivero de la granda arbaro, infanlibro, 2000

Premioj

En 1988 li ricevis la Global 500 Award de la Medioprogramo de la Unuiĝintaj Nacioj (UNEP)

Menciindas ankaŭ jenaj premioj:

Bibliografio

  • Избранные произведения в 2-х томах. — М.: Молодая гвардия, 1984. — 150 000 экз.
  • Избранные произведения в 2-х томах. — М.: Художественная литература, 1990. — 100 000 экз.
  • Собрание сочинений в 3-х томах. — М.: Молодая гвардия — Вече-АСТ, 1994. — 50 000 экз.
  • Избранные произведения в 2-х томах. — М.: Современник, Братск: ОАО «Братсккомплексхолдинг»., 1997.
  • Собрание сочинений в 2-х томах (Подарочное издание). — Калининград.: Янтарный сказ, 2001. (Русский путь)
  • Собрание сочинений в 4 томах (комплект). — Издатель Сапронов, 2007. — 6000 экз.
  • Малое собрание сочинений. — М.: Азбука-Аттикус, Азбука, 2015. — 3000 экз. (Малое собрание сочинений)

Referencoj

  • Tiu ĉi artikolo baziĝas sur la nederlanda, germana kaj rusa (por la bibliografio) versio de vikipedio je la 18-a julio 2017.

Eksteraj ligiloj