Výprachtice

16° 39′ 50″ O / 49.98667 °N, 16.66389 °O / 49.98667; 16.66389 (mapo)

Vilaĝo Výprachtice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, en submontaro de Orlické hory, 8 km sudoriente de la urbo Jablonné nad Orlicí kaj 11 km norde de la urbo Lanškroun. Vivas ĉi tie 960 loĝantoj (2024).

Výprachtice
germane Weipersdorf
municipo
Elaviadila vido al Výprachtice
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Výprachtice
ŜtatoĈeĥio Ĉeĥio
RegionoRegiono Pardubice
DistriktoDistrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipoLanškroun
Historiaj regionojBohemio, Sudeta ĵupo
MontaroOrlica montaro
RiveroMoravská Sázava
SituoVýprachtice
 - alteco587 m s. m.
 - koordinatoj49° 59′ 12″ N 16° 39′ 50″ O / 49.98667 °N, 16.66389 °O / 49.98667; 16.66389 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco875 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco510 m s. m.
Areo21,72 km² (2 172 ha)
Loĝantaro960 (2024)
Denseco44,2 loĝ./km²
Unua skribmencio1304
HorzonoMET (UTC+1)
 - somera tempoMET (UTC+2)
Poŝtkodo561 34
NUTS 3CZ053
NUTS 4CZ0534
NUTS 5CZ0534 581178
Katastraj teritorioj3
Partoj de municipo3
Bazaj setlejunuoj3
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Výprachtice
Retpaĝo: www.obec-vyprachtice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Štíty, Horní Heřmanice, Horní Čermná, Červená Voda, Čenkovice kaj Bystřec.

Partoj de municipo

  • Výprachtice
  • Koburk
  • Valteřice

Valteřice fariĝis parto de la municipo en la jaro 1951 kaj Koburk en 1975.

Historio

Výprachtice, germane Weipersdorf, estas unue menciita en donaca akto de la reĝo Venceslao la 2-a, per kiu posedanto de tuta regiono Lanškroun fariĝis la monaĥejo Zbraslav. En tiu dokumento la vilaĝo estas nomata Wiprechtsdorf, kiu estas verŝajne derivita de nomo de la lokigisto. Pli malfrue la regiono Lanškroun kun Výprachtice fariĝis havaĵo de la episkopejo Litomyšl kaj post husanaj militoj la regionon posedis Zbyněk Kostka el Postupice, poste familiaro Pernštejn, familiaro el Hodkov kaj familiaro el Harasov. Post batalo sur Blanka monto la regionon Lanškroun aĉetis regento Karel la 1-a el Lichtenštejn por 9.500 sesdekoj da ĉeĥaj groŝoj.

Paroĥestrejo en Výprachtice
Preĝejo de Ŝanĝo de la Sinjoro

Dum la Tridekjara milito trans la vilaĝo kelkfoje iris sveda militistaro. En la jaro 1648 ĝi forbruligis kelkajn konstruaĵojn.

Familiaro Lichtenštejn praktikis en siaj sinjorejoj senkompromisan rekatoligon. En Výprachtice estis nuligita de la 16-a jarcento ekzistanta evangeliana paroĥestrejo. Pastro Jan Buffler estis de imperiestraj soldatoj murdita ĉe ĝis nun en la vilaĝo staranta memora tilio.

Triviala lernejo estis en Výprachtice fondita en la jaro 1774 kaj nova lerneja domo estis konstruita en 1789. Pliaj lernejdomoj estis konstruitaj en la jaroj 1860 kaj en 1906. Ekestis sinsekve kvinjara kaj burĝara lernejoj.

Post la Munkena interkonsento malgraŭ fakto, ke en Výprachtice vivis plejparte ĉeĥoj, estis la vilaĝo alligita al t.n. Sudeta ĵupo kaj al la nazia Germanio. Post ellandigo de germanoj parto de loĝantoj de Výprachtice forloĝigis sin en liberajn domojn en Lanškroun kaj ĝia ĉirkaŭaĵo.

Loĝantaro

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18693 258
18803 211
18903 035
19002 611
19102 308
19212 251
JaroLoĝantoj
19301 956
19501 096
19611 020
1970877
1980947
1991918
JaroLoĝantoj
2001953
2014989
2016994
2017984
2018971
2019956
JaroLoĝantoj
2020952
2021942
2022948
2023953
2024960

Memorindaĵoj

Preĝejo

Empira preĝejo de Ŝanĝo de la Sinjoro el la jaro 1817 estis konstruita sur loko de estinta gotika kirko. Ĝi estas ununava kun duoncirkle fermita presbiterejo kaj kun turo en la fronto. La presbiterejo estas volbita per konĥo kaj barela volbo kun segmentoj. En la navo estas plata plafono.

La ekipaĵo estas novrenesanca kaj novbaroka el la dua duono de 19-a jarcento.

Paroĥestrejo

La paroĥestrejo devenas el la unua duono de 19-a jarcento. Ĝi estas duetaĝa kun stuka rustika membrigo en teretaĝo kaj kun sunhorloĝo.

Kapelo en Trhovec sur Halda

Kapeloj

  • Kapelo antaŭ la lernejo, t.n. kapeleto de Beran estas el la jaro 1848.
  • Kapelo en Trhovec sur Halda estas pseŭdogotika el la jaro 1890.
  • Kapelo al honoro de Dipatrino apud la domo n-ro 30 estas el la jaro 1769.

Statuoj

  • Statuo de Sankta Johano Nepomuka apud la ŝoseo al Heřmanice el la jaro 1793 sur voluta soklo kun reliefa ornamaĵo.
  • Ŝtona krucifikso antaŭ la preĝejo estas datita 1794. Estas sur soklo kun rokaja ornamaĵo.
  • Popoldevena statuaro de Sankta Triunuo estas datita 1864.
  • Statuo de Sankta Jozefo.
  • Monumenton al falintoj en la unua mondmilito ornamas statuo de Pietato de Čeněk Vosmík.

Valteřice

Kiu estas la unua historia mencio pri vilaĝo Valteřice ne estas bone klara. En dokumentoj aperas nomoj Walthersdorf kaj villa Valcheri, en aliaj dokumentoj, en listo de vilaĝoj en ĉirkaŭaĵo Valteřice tute ne aperas. La unua tute certa atesto pri ekzisto de Valteřice estas nur notoj en grundregistro de Valteřice el la jaro 1691, kie la vilaĝo estas nomata Schödorf kaj Neudorf. Loĝantoj en Valteřice estis preskaŭ ĉiuj germanoj kaj post ilia ellandigo en la jaroj 1945-1946 la vilaĝo estis nove koloniigita.

Koburk

Ekesto de la vilaĝo Koburk ligiĝas al nuligo de sinjora kortego en Výprachtice kaj de ŝafejo en Plaňany en la jaro 1789. La grundoj estis parceligitaj, dekretitaj al subuloj kaj tiel nove ekestinta domaro estis nomata laŭ militestro en imperiestraj servoj Josias Friedrich princo el Koburk, kiu en tiu jaro famiĝis per venko super Turkoj ĉe Fokŝano.

Bibliografio

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj