Mihály Vörösmarty
VÖRÖSMARTY Mihály (naskiĝis la 1-an de decembro, 1800 Kápolnásnyék, mortis la 19-an de novembro, 1855 Pest (urbo)) estis hungara poeto, redaktoro kaj tradukisto. Lia filo estis Béla Vörösmarty.
Mihály Vörösmarty | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Vörösmarty Mihály | |||||
Naskiĝo | 1-an de decembro 1800 en Kápolnásnyék | ||||
Morto | 19-an de novembro 1855 (54-jaraĝa) en Peŝto | ||||
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto ![]() | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario ![]() | ||||
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1820) ![]() | ||||
Partio | Radical party (en) ![]() ![]() | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Laura Csajághy (en) ![]() ![]() | ||||
Infanoj | Béla Vörösmarty, Ilona Vörösmarty ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto politikisto verkisto ![]() | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/92/Vorosmarty_Mihaly_Bonyhad.jpg/200px-Vorosmarty_Mihaly_Bonyhad.jpg)
Biografio
Li naskiĝis en malriĉiginta nobela familio, li havis ok gefratojn. Li lernis ekde 1811 Székesfehérvár, ekde 1816 Pest, kie li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1820, advokatan diplomon post 4 jaroj. Intertempe li estis ĉefamilia edukisto. Li neniam iĝis juristo. Li edziĝis en 1843, poste 3 gefiloj naskiĝis. Dum la hungara revolucio de 1848 li estis parlamenta deputito, sed li rifuzis esti instruisto en la universitato.
Li estis unu el la fondintoj de Societo Kisfaludy, same Athenaeum (revuo), kie liaj poemoj ofte aperis. Li estis ankaŭ membro de la parlamento kaj de Hungara Scienca Akademio.
Listo de verkoj
- Csongor és Tünde (teatra ludo) / 1831
- Szózat ("Proklamo", poemo) / 1836
En Esperanto aperis
Al la espero (kanto)
Pensoj en biblioteko ; La maljuna cigano. En: Tutmonda sonoro / Eldonita de Kálmán Kalocsay ; p.428 - 432, vol. 2
Proklamo ; En la Gutenberg-albumon ; Pensoj en biblioteko ; Antaŭparolo ; La maljuna cigano / Trad.: Kálmán Kalocsay, Ferenc SzilágyiEn: Hungara antologio. 1983 ; p.64 - 71
Ilonjo bela / Trad.: Eŭgeno FUCHS. -Szeged: La Hungara Esperantisto, 1919. - 7p. - (Biblioteko de la "Hungara Esperantisto" ; 1)