Usona Mararmeo

(Alidirektita el Usona mararmeo)

La Usona Mararmeo (angle United States Navy, mallonge USN) estas la marmilita branĉo de la Usona Armeo kaj unu el la sep uniformitaj servoj de Usono. Ĝi estas la plej granda mararmeo en la mondo. La tunaro de ĝia batala floto estas pli multe granda ol la kombinaĵo de la sekvaj 13 mararmeoj kune.[1] La Usona Mararmeo havas ankaŭ la plejgrandan aviadilŝipan floton, kun 11 tiaj ŝipoj aktive servantaj. La mararmeo havis, en januaro 2011, 328,516 aktive servantajn membrojn plus 101,689 rezervajn. Ĝi havas entute 286 aktivajn ŝipojn, kaj pli ol 3,700 aviadilojn.[2]

Usona Mararmeo
emblemo
flago
mararmeo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco13-a de oktobro 1775 vd
Lando(j)Usono vd
SidejoPentagono
FiliojUsona Kuna Tajfun-Averta Centro Redakti la valoron en Wikidata vd
PosedatojMobile User Objective System (en) Traduki
Naval Ordnance Station Forest Park (en) Traduki
Glenn Warner Soccer Facility (en) Traduki
USS Agawam (en) Traduki
Pacific Missile Range Facility (en) Traduki
Wesley Brown Field House (en) Traduki
Carrier-Based Aerial-Refueling System (en) Traduki
Barking Sands (en) Traduki
Naval Auxiliary Landing Field Santa Rosa (en) Traduki
Luce Hall (en) Traduki
Naval Aircraft Factory (en) Traduki
Unmanned Carrier-Launched Airborne Surveillance and Strike (en) Traduki
National Museum of the United States Navy (en) Traduki
Yankee Clipper (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
RetejoOficiala retejo
vdr
Sigelo de la Usona Mararmeo
USS Constitution, la plej malnova ankoraŭ flosanta ŝipo en la Usona Mararmeo, je sia 200-jara datreveno en 1997

La Usona Mararmeo devenis de la Kontinenta Mararmeo, establita en 1775 en la frua etapo de la usona revolucio. Nelonge post la revolucio, en 1785, la Kontinenta Mararmeo malfondiĝis, kaj Usono restis ĝis 1794 sen mararmeo, kvankam la Usona Konstitucio (1787) donis al la Usona Kongreso (parlamento) la povon "provizi kaj tenadi mararmeon.[3]

La Mararmeo estas administrata de la Departmento de Mararmeo, kiun estras la (civilula) Sekretario de Mararmeo.

La Departmento de Mararmeo estas sekcio de la Departmento de Defendo, gvidata de Sekretario de Defendo. Tradicie, la plej altranga mararmea oficiro estas la Estro de Mararmeaj Funkcioj; la nuna postenulo estas admiralo Jonathan Greenert. Tamen, unu mararmea oficiro aktuale rangas pli alte ol li, nome la vicprezidanto de la Kunigita Stabestraro (angle Joint Chiefs of Staff), admiralo James Winnefeld.

Komisio

Laŭ Misio de la Mararmeo,[4] "La komisio de la mararmeo estas bonteni, trejni kaj ekipi luktopretajn mararmeajn soldatarojn kapablaj venki en militoj, fortimigi agresadon, kaj subteni liberecon de la maroj."

Laŭ la Manlibro por novaj rekrutitoj, "La komisio de la Usona mararmeo estas protekti kaj defendi la rajton de Usono kaj niaj aliancanoj libere moviĝi sur la oceanoj, kaj protekti nian landon kontraŭ ĝiaj malamikoj".

Historio

Origino

 Sekvas do tiel certe kiel nokto postsekvas tagon, ke sen decida mararmea forto ni ne povos fari ion definitivan, kaj ke per ĝi, ni povos fari ĉion honorindan kaj gloran. 
— George Washington[5]

En la fruaj etapoj de la Usona revolucia milito, la establo de oficiala mararmeo estis temo de debatado inter la membroj de la Kontinenta Kongreso. Porparolantoj argumentis, ke mararmeo protektos la markomercon, defendos la marbordon, kaj plifaciligos la serĉon pri subtenado fare de aliaj landoj. Kontraŭantoj replikis, ke estas stulte, eĉ freneze defii la Britan mararmeon, kiu tiam estis la ĉefa marpotenco de la mondo.[6]

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

  • Navy.mil La oficiala retejo de la Usona mararmeo (ĉefe interna)
  • Navy.com Alia oficiala retejo de la Usona mararmeo (eksteren fokusigita)
Armitaj Fortoj de Usono
Aerarmeo Terarmeo Mararmeo Marinfanterio Marborda Gardistaro Kosmoarmeo