Uppony
Uppony [uponj] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Ózd.
Bazaj informoj
- Areo: 13 km²
- Alto super marnivelo: 211 m
- Loĝantaro: 390
- Poŝtkodo: 3622
- Telefonprefikso: 48
Situo
Uppony situas en valo de rojo en montaro Bükk, laŭ traira flankovojo. Ózd troviĝas 14, Miskolc 45 km-ojn.
Historio
La unua mencio devenis el 1281. Post la mezepoko la vilaĝo apartenis al la Osmana Imperio. En Uppony migra poŝto servas.
Vidindaĵoj
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Cecilo de 1807
- ligna kruco nomata Herko Pater de 1802
- ruino de malgranda fortikaĵo
- ruino de sentinela turo
- akvorezervujo nomata Lázbérc de 1975
Fontoj
- hungara kaj germana Vikipedioj
- Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992
- w.gyaloglo.hu
🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiCarles Puigdemont i CasamajóSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojAlgoritmo de LuhnEsperantoHarvey-saŭcoDua MondmilitoVikipedioHelpo:EnhavoUzanto:男神輿/provejoVikipedio:KontaktojKategorioVikipedio:MalgarantioPortalo:KomunumoVikipedio:DiskutejoUzanto:DominikFajliloFlava galioVikipedio:Forigendaj artikolojHiphopoVikipedio:AktualaĵojAmiotrofa lateralsklerozoSeksumadoMilena VelbaSerĉilo-optimumigoVikipedio:Bonvenon al VikipedioGiorgia MeloniBottropEjakuloPetr SepéšiDistrikto Borkenre4v1UsonoCharles Antoine Houdar de La MotteEmscher-KooperativoXXXTentacionValutoKrystyna Łuczak-Surówka