Universitato de Kairo

universitato en Egiptio

La Universitato de Kairo (en araba: جامعة القاهرة, literumita: Gām‘et El Qāhira), konata ankaŭ kiel Egipta Universitato el 1908 ĝis 1940, kaj Universitato Reĝo Fuad la 1-a el 1940 ĝis 1952) estas la ĉefa publika universitato de Egiptio. Ties ĉefa kampuso estas en Gizo, tuj trans la Nilo el Kairo. Ĝi estis fondita la 21an de decembro 1908;[1] tamen, post esti gastigita en variaj lokoj de Kairo, ties fakultatoj, dekomence la Fakultato de Artoj, estis establita en sia nuna ĉefa kampuso en Gizo en oktobro 1929. Ĝi estas la dua plej malnova institucio de alta edukado en Egiptio post la Al-Azhar-universitato, sen kalkuli la profesiajn altlernejojn kiuj poste iĝis konstituaj altlernejoj de la universitato: Al-Azhar-a estas religia universitato, dum Kaira estis fondita kiel nereligia institucio. Fakte ĝi estis fondita kaj financita kiel Egipta Universitato fare de komitato de privatuloj kun reĝa patronado en 1908 kaj iĝis ŝtata institucio sub regado de la reĝo Fuad la 1-a en 1925.[2] En 1940, kvar jarojn post lia morto, la Universitato estis alinomita Universitato Reĝo Fuad la 1-a liahonore. Ĝi estis alinomita por la dua fojo post la Egiptia revolucio de 1952.[1]

Universitato de Kairo
publika universitato
universitato Redakti la valoron en Wikidata
Informoj
fondodato1908
Situo
Geografia situo, 31° 12′ 37″ O (mapo)30.027631.2101430° 1′ 39″ N, 31° 12′ 37″ O (mapo)
landoEgiptio
urboGizo
Estraro
ĉefestro(j)Mohamed Osman Elkhosht (en) Traduki (2017–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Nombroj
nombro de studentoj257 200 vd (stato: 2009)
retejoOficiala retpaĝaro [+]
Listoj
membro de
vd
filiita al
vd
filioj
vd
Universitato de Kairo (Kairo)
Universitato de Kairo (Kairo)
DEC
Map
Universitato de Kairo
vdr

En la Universitato lastatempe studas proksimume 155,000 studentoj en 22 fakultatoj.[3] Estis tri Nobel-premiitoj inter ties gradiĝintoj kaj ĝi estas unu el 50 plej grandaj institucioj de alta edukado en la mondo laŭ kvanto da studentaro.

Gravaj eroj estas la Fakultatoj de Juro kaj de Medicino, tiu ĉi laste menciita nome unu el la unuaj fakultatoj pri medicino en Afriko kaj en Mezoriento.

Notoj