Universitato de Ilinojso ĉe Ĉikago

La Universitato de Ilinojso en Ĉikago (angle University of Illinois at Chicago; mallongigita : UIC) estas publika esploruniversitato, situanta en Ĉikago en Usono, kiu estis establita en 1982. La universitato estas la plej granda en la Ĉikago-areo, kun pli ol 34,000 studentoj [3]. Ĝia kampuso estas en la najbaro de Near West Side.

Universitato de Ilinojso ĉe Ĉikago
publika universitato
publika eduka institucio en Usono
eldonejo de malfermita aliro Redakti la valoron en Wikidata
motoTeach, research, serve, care.
Instrui, esplori, servi, zorgi.
Informoj
fondodatojanuaro 1983
specoPublika azi-servanta [1], kaj hispanid-servanta [2], esploruniversitato
Situo
Geografia situo, 87° 38′ 57″ U (mapo)41.871889-87.6492541° 52′ 19″ N, 87° 38′ 57″ U (mapo)
landoUsono
adreso601 S Morgan, Chicago, IL, 60607
poŝtkodo60607
Nombroj
nombro de studentoj33 518 vd (stato: septembro 2020)
retejoOficiala retpaĝaro [+]
Listoj
membro de
vd
filioj
vd
Universitato de Ilinojso ĉe Ĉikago (Ilinojso)
Universitato de Ilinojso ĉe Ĉikago (Ilinojso)
DEC
Universitato de Ilinojso ĉe Ĉikago (Usono)
Universitato de Ilinojso ĉe Ĉikago (Usono)
DEC
Map
Universitato de Ilinojso ĉe Ĉikago
vdr

Aktuale en 2022, la Universitato de Ilinojso en Ĉikago ofertas 91 bakalaŭrajn programojn, pli ol 100 magistrajn programojn kaj 61 doktorajn programojn. La universitato inkluzivas 16 altlernejojn kaj la unuan kaj nuran publikan juran lernejon en Ĉikago. Inter la konataj diplomiĝintoj de la universitato estas Carol Moseley Brown, Justin Hartley kaj Adrian Smith.

La universitato estas membro de la Asocio de Grandaj Urboj-Universitatoj]] (angle Great Cities' Universities) kaj membro de la Asocio de Esploraj Universitatoj.

Historio

La radikoj de la universitato kuŝas en pluraj akademiaj institucioj kiuj estis fonditaj dum la 19-a jarcento, inkluzive de la kolegio de Apoteko en Ĉikago, kiu malfermiĝis en 1859, la kolegio de Medicino kaj Kirurgoj (1882) kaj la kolegio de Dentokuracado (1891). Tiuj ĉi institucioj estis kunigitaj en 1913. Post 2-a Mondmilito, kolegioeduko disetendiĝis multe, kiel rezulto de kompensoj donitaj al studentoj kiuj batalis en la milito. La altlernejoj iĝis universitato en septembro 1982 [4].

Kolegioj kaj lernejoj

  • kolegio de Apoteko (1859)
  • kolegio de Medicino (1882)
  • kolegio de Dentokuracado (1891)
  • kolegio de Inĝenieristiko (1946)
  • kolegio de Arkitekturo, Dezajno kaj Arto (1946)
  • kolegio de Liberala Arto kaj Sciencoj (1946)
  • kolegio de Flego (1951)
  • kolegio de Komercadministracio (1965)
  • kolegio de Eduko (1965)
  • Jane Addams kolegio de Socia Laboro (1965)
  • Diplomiĝinta kolegio (1965)
  • kolegio de Urboplanado kaj Publikaj Aferoj (1973)
  • kolegio de Aplikataj Sansciencoj (1979)
  • kolegio por Progresintaj kaj Profesiaj Studoj (1982)
  • kolegio de Jurstudo (1899)
  • Lernejo de Publika Sano (1970)

Rangigoj

  • Ŝanhaja rangotabelo - 201–300 (2020) [5]
  • Times Higher Education - 200-a loko (2022)
  • QS University Ranking - 317 (2023)
  • Carnegie [6]

Referencoj

Eksteraj ligiloj