Universitato de Helsinko

publika universitato en Helsinko, Finnlando; la plej malnova kaj plej granda finna universitato

Universitato de Helsinko (finne Helsingin yliopisto, svede Helsingfors universitet) estas la plej granda kaj malnova universitato en Finnlando. Ĝi havas 38 mil studentojn, el kiuj 5,5 mil estas postgradaj. La universitato estis fondita en 1640 en la tiama ĉefurbo Turku, sed translokigita al Helsinko en 1829, du jarojn post la brulego de Turku. La universitato estis svedlingva ĝis la jaro 1937. Ĝi interalie membras en la Ligo de Eŭropaj Esploraj Universitatoj. Multaj konataj finnoj, kiel la komponisto Jean Sibelius kaj prezidento Tarja Halonen iam studis en la Universitato de Helsinko. Nuntempe ĝi havas 11 fakultatojn kaj plurajn esplorinstitutojn.

Universitato de Helsinko
La ĉefa konstruaĵo en centra Helsinko
La ĉefa konstruaĵo en centra Helsinko
publika universitato Redakti la valoron en Wikidata
motoOpiskelu ja opettaminen – yliopiston sydän[1]

(Studado kaj instruado
- la koro de universitato)

Informoj
fondodato26-a de marto 1640
fondinto(j)Kristina de Svedio vd
Situo
Geografia situo, 24° 57′ 0″ O (mapo)60.16944444444424.9560° 10′ 10″ N, 24° 57′ 0″ O (mapo)
landoFinnlando
urboUniversity of Helsinki main building
Nombroj
nombro de studentoj31 312 vd (stato: 2017)
retejoOficiala retpaĝaro [+]
Listoj
membro de
vd
filiita al
vd
filioj
vd
Universitato de Helsinko (Finnlando)
Universitato de Helsinko (Finnlando)
DEC
Map
Universitato de Helsinko
vdr

Elektitaj instruistoj

Esperanto en Universitato de Helsinko

En la universitato laboras kelkaj esperantistaj doktoroj kaj profesoroj, interalie profesoro Jouko Lindstedt. Studentoj de la universitato havas esperantan asocion, kiu nomiĝas EsperHe. Ĉiuj studentoj de la universitato povas lerni Esperanton por studpoentoj en baza kaj progresanta studrondoj de Esperanto.

Referencoj

Eksteraj ligiloj

  • Ttt-paĝaro de la Universitato de Helsinko (en la finna, la sveda kaj la angla).