Universitato Sanktuloj Cirilo kaj Metodo

universitato ĉe Skopjo, Nord-Makedonio

La Universitato Sanktuloj Cirilo kaj Metodo ankaŭ nomata Universitato de Skopjo (makedone Универзитет Св. Кирил и Методиј во Скопје) estas universitato en Nord-Makedonio. Ĝi estas la plej malnova kaj plej granda universitato de la lando, kaj ĝi estis fondita en 1949 [1].

Universitato Sanktuloj Cirilo kaj Metodo
publika universitato Redakti la valoron en Wikidata
Informoj
fondodato29-a de novembro 1946
Situo
Geografia situo, 21° 26′ 36″ O (mapo)42.000421.443442° 0′ 1″ N, 21° 26′ 36″ O (mapo)
landoNord-Makedonio
Nombroj
nombro de studentoj25 220 vd
retejoOficiala retpaĝaro [+]
Listoj
membro de
vd
Universitato Sanktuloj Cirilo kaj Metodo (Nord-Makedonio)
Universitato Sanktuloj Cirilo kaj Metodo (Nord-Makedonio)
DEC
Map
Universitato Sanktuloj Cirilo kaj Metodo
vdr

Priskribo

Ĝi estas nomita laŭ la bizancaj kristanaj teologoj kaj misiistoj Cirilo kaj Metodo. En 2018-19 lerneja jaro, totalo de 25 220 studentoj estas aliĝintaj en la universitato. Krome, la instruista kaj esploristaro nombras 2 390 homojn; tio estas plue apogita fare de pli ol 300 membroj en la institucioj de la universitato.

Ĝia organizo konsistas el 23 fakultatoj, dek institutoj kaj aliaj filiigitaj institucioj. La gamo de studfakoj inkluzivas multajn teknikajn, homsciencojn, medicin-biologiajn kaj artajn disciplinojn, lingvojn, sociajn sciencojn, historion, kultursciencojn, juron, ekonomikon kaj agrikulturajn sciencojn.

La universitato ankaŭ inkludas institutojn ekster la urbo Skopjo: en Štip ekzistas la instituto de Minado kaj Geologio kaj unu el la du edukaj sciencaj fakultatoj, kaj en Kočani ekzistas la instituto de Rizkultivado.

La Skopje Ortodoksa Teologia Fakultato, fondita en 1977, estas parto de la universitato ekde 2009 [2] kaj havas la statuson de akompana membro [3].

La Universitato de Skopjo estas membro de la Internacia Asocio de Universitatoj [4] kaj membro de la Reto de Balkanaj Universitatoj (BAUNAS).

La ĉefa instrulingvo estas makedona, sed ekzistas kelkaj kursoj kiuj estas faritaj en la angla, la germana, la franca, la itala kaj la albana.

Organizo

La Universitata Biblioteko, nomata "Nacia kaj Universitata Biblioteko laŭ Klemento de Ohrid"

La universitato konsistas de la jenajn fakultatoj kaj esplorinstitutoj

Medicinaj Sciencoj

  • fakultato de Medicino
  • fakultato de Dentokuracado
  • fakultato de Apoteko
  • fakultato de Fizika Eduko

Naturaj kaj teknikaj sciencoj

  • fakultato de Scienco kaj Matematiko
  • fakultato de Arkitekturo
  • fakultato de Civila Inĝenierarto
  • fakultato de Mekanika Inĝenierarto
  • fakultato de Elektrotekniko
  • fakultato de Teknologio kaj Metalurgio
  • fakultato de Minado kaj Geologio

Sociaj Sciencoj

  • fakultato de Filozofio
  • fakultato de Filologio nomita laŭ. Blazhe Konesky
  • fakultato de Ekonomiko
  • fakultato de Juro nomita laŭ Justiniano la 1-a
  • fakultato de Eduko nomita laŭ Sankta Klemento de Ohrid  - (Skopjo)
  • fakultato de Eduko nomita laŭ Gotse Delcheva  - (Ŝtip)

Bioteknologiaj Sciencoj

  • fakultato de Agrikulturaj Sciencoj
  • fakultato de Forstado
  • fakultato de Veterinara Medicino

Arto

  • fakultato de Muzikaj Artoj
  • fakultato de Teatraj Artoj
  • fakultato de Belartoj

Esplorinstitucioj

  • instituto de Biologio
  • instituto de Geografio
  • instituto de Etnologio kaj Antropologio
  • instituto de Informadiko
  • instituto de Matematiko
  • instituto de Fiziko
  • instituto de Kemio
  • instituto de Nacia Historio
  • Krste Misirkov instituto de Makedona Lingvo
  • instituto de Folkloro nomita laŭ. Marko Cepenkova
  • Ekonomia Instituto
  • instituto de Sociologia kaj Politika-Jura Esplorado
  • instituto de Agrikulturo
  • Suda Rikolto-Instituto
  • instituto de Inĝenieristiko-Sismologio
  • instituto de Bestbredado
  • instituto de Makedona Literaturo

Referencoj