Unio de Eŭropaj Federalistoj

La Unio de Eŭropaj Federalistoj (UEF) estas supernacia organizaĵo kun sidejo en Hago kaj ĝenerala sekretariejo en Bruselo, fondita en 1946 fare de Altiero Spinelli kaj aliaj[1]. La ĉefa celo estas la subteno de la eŭropa federalismo. Krome ĝi alstrebas la demokratiigon de la Eŭropa Unio kaj la kreon de eŭropa federacia ŝtato. Entute la organizaĵo havas 20 naciajn sekciojn, kiuj kune formas la plej grandan poreŭropan membroorganizaĵon. La plej grandaj sekcioj de la UEF estas la germana sekcio (Europa Union), la itala sekcio "Movimento Federalista Europeo" kaj la aŭstria sekcio. La UEF estas unu el 30 membro-organizaĵoj de la reto Eŭropa Federalista Movado. La junulara sekcio nomiĝas Junaj Eŭropaj Federalistoj.

Unio de Eŭropaj Federalistoj
interesogrupo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco1946 vd
SidejoBruselo
Ideologio

federaciiĝo de Eŭropa Unio

Fondinto(j)Alexandre Marc vd
Ĉefestro(j)Sandro Gozi (en) Traduki (2018–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Membro deEŭropa Movado Redakti la valoron en Wikidata vd
RetejoOficiala retejo
Jura formovolontula asocio
vdr

Vidu ankaŭ

Altiero Spinelli

Eksteraj ligiloj

Referencoj