Ubangi-Ŝari

Ubangi-Ŝari (Oubangui-Chari, en la franca) estis kolonio en centra Afriko kreita de Francio en 1903 kaj apartenanta siavice al pli granda kolonio, nome la Francia Kongo. Aktuale ĝi estas konata kiel sendependa lando nome Centr-Afrika Respubliko.

Ubangi-Ŝari
1889 – 1958

kolonio • eksa administra teritoria unuo
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
Ubangi-Ŝari en 1910. Notu, ke la limoj estas limigitaj ĉe la sudorienta parto de la nuna CAR
Tiu 1-centima poŝtmarko de 1924 havas du diferencajn surstampojn kaj de la ĝenerala teritorio kaj de la specifa kolonio.

La kreado de Ubangi-Ŝari

La 29a de decembro de 1903 Francio kreis novan administran teritorion en sia kolonio de Francia Kongo. Oni kunigis en unusola ento la Teritorion de la Supra Ubangi kun la Regiono de la rivero Ŝari. Post malmulte la Armea Teritorio de Ĉado estis unuigita al Ubangi-Ŝari kiu eknomiĝos Ubangi-Ŝari-Ĉado. En 1906 dekreto decidis, ke la ĉefurbo de la teritorio estos Fort-de-Possel (aktuala Possel) sed tiu nomigo ne multe daŭros kaj antaŭ la jarfino la ĉefurbo estos transsendita definitive al Bango.

Ekvatora Franca Afriko

Januare de 1910, la Ekvatora Franca Afriko plusekvis laŭ nomo al Francia Kongo. Tiu federa kolonio inkludis la teritoriojn de: Gabono, Mezkongo, kaj Ubangi-Ŝari-Ĉado. La teritorio de Ubangi-Ŝari-Ĉado estis finfine dividita en du en 1920: Ubangi-Ŝari, unuparte kaj Ĉado aliparte. La federacio estis estrata ekde Brazzaville, ĉefurbo de la teritorio de Kongo de la Ĝenerala Guberniestro de la Ekvatora Franca Afriko. En ĉiu teritorio la povo estis delegita en Leŭtenanto-Guberniestro.

La Konflikto de Agadir

En 1911, Germanio kaj Francio luktis por konsolidigi siajn koloniajn influojn en Maroko. Germanio, kiel perforta agado sendis kanonŝipon antaŭ la maroka urbo Agadir kaj streĉigo inter ambaŭ landoj eksplodas. Post malfacila negocado inter ambaŭ potencoj oni alvenis al kunsento laŭ kiu Francio cedas ampleksan teritorion al Germanio el sia Ekvatora Franca Afriko kaj Germanio cedas etan teritorion al Francio en la regiono lima kun la lago Ĉado kaj krome haltas en ĉiu peto pri Maroko.

Kiel konsekvenco de tiuj interŝanĝoj Ubangi-Ŝari vidis sin sen la pli okcidenta parto de sia teritorio kiu pasis aj germania dominado. Germanio unuigis la ĵus akiritajn teritoriojn el la Ekvatora Franca Afriko en administra ento nomita Neu Kamerun kiun administris politike ekde sia kolonio de Kameruno teritorio kun kiu tiu limis. Tamen, la cedo estis mallonga kaj la regiono revenis al Francio kiam eksplodis la Unua Mondmilito, en 1914.

La Dua Mondmilito

Dum la Dua Mondmilito Ubangi-Ŝari, same kiel la aliaj teritorioj de la Ekvatora Franca Afriko ludis gravan rolon en la konsolidigo de reala apogo al la Libera Francio (kontraŭa al la Francio de Vichy). En aŭgusto de 1940, kaj post la teritorio de Ĉado, Ubangi-Ŝari montris sian aliĝon al la Libera Francio. La fino de la Dua Mondmilito markis mejlŝtonon en la kolonia destino de la teritorio de Ubangi-Ŝari, same kiel ĉe la resto de koloniaj francaj teritorioj.

En 1946 proklamiĝis la 4a Respubliko en Francio kiu starigas la kolonian komunumon Franca Unio. Francio, danke al apogo de la plej parto de siaj kolonioj al la sukceso de la Libera Francio kontraŭ la reĝimo de Vichy decidis doni ian administran aŭtonomion al siaj kolonioj plialtigante ilin al la kategorio de Franca Transmara Teritorio, kun leĝofara asembleo (kvankam kun limigitaj povoj) nomita Teritoria Konsilantaro. Tiel naskiĝis la Transmara Teritorio de Ubangi-Ŝari.

Sendependigo

Barthélémy Boganda klopodis realigi la kreadon de Unuiĝintaj Ŝtatoj de Latinafriko. Tiu estus granda ŝtato kiu enhavus dekomence la teritoriojn kiujn ĝistiame enhavis la Ekvatora Franca Afriko, al kiuj poste povus aliĝi aliaj ŝtatoj, kiel Kongo (eksbelga), kaj la portugallingvaj landoj. La nomo de la nova ŝtato "Centr-Afrika Respubliko" estis proponita al Boganda de Pierre Kalck. Tamen, la projekto de Boganda ne ricevis sufiĉan apogon, kaj la 1-an de decembro 1958 proklamiĝis la Centr-Afrika Respubliko limigita nur al Transmara Teritorio de Ubangi-Ŝari.

Registoj de Ubangi-Ŝari

NomoKomencoFinoInformo
Leŭtenantoj Guberniestroj de Ubangi-Ŝari-Ĉado
Emile Merwart4a de aprilo de 190628a de februaro de 1909Kolonia Guberniestro de 3a klaso
Lucien Fourneau28a de februaro de 19095a de aŭgusto de 1910Ĉefadministranto (portempa)
Paul Adam5a de aŭgusto de 191010a de junio de 1911Ĉefadministranto (portempa)
Frederic Estebe10a de junio de 191112a de oktobro de 1916Kolonia Guberniestro de 3a klaso
Victor Merlet12a oktobro de 191617a de julio de 1917Kolonia Guberniestro de 3a klaso (portempa)
Auguste Lamblin17a de julio de 191716a de majo de 1919Kolonia Guberniestro de 3a klaso
Leŭtenantoj Guberniestroj de Ubangi-Ŝari
Alphonse Diret31a de aŭgusto de 1920decembro de 1921Ĉefadministranto (portempa)
Auguste Lamblindecembro de 19217a de aŭgusto de 1923Kolonia Guberniestro de 2a klaso

Referencoj

  • Kalck, Pierre. Historical Dictionary of the Central African Republic. Lanham, Maryland, USA: Scarecrow Press, 2005, 233p.