Turo de Belem

Monda heredaĵo de UNESKO
Monda heredaĵo de UNESKO

La Turo de Belém (portugale Torre de Belém) estas unu de la monumentoj plej simbolaj de la urbo Lisbono. Situas en la dekstra riverbordo de la rivero Taĵo en direkto al la marenfluo de la rivero, kie ekzistis iam la plaĝo de Belém kaj en la nuna kvartalo de sama nomo sudokcidente de la urbo. Dekomence ĉirkaŭita de akvo iom post iom estis ekĉirkaŭita de la plaĝa sablo ĝis esti parto de la tero.

Turo de Belem
Torre de Belém
fuorto
kultura heredo
fortika turo
vidindaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Bazaj datoj
KonstrustiloManuelisma stilo vd
ArkitektoFrancisco de Arruda vd
Estiĝo1515
Areo0,09 m²
LandoPortugalio Redakti la valoron en Wikidata vd
SituoBelemo (Lisbono)
Situo
Geografia situo, 9° 12′ 57″ U (mapo)38.691388888889-9.215833333333338° 41′ 29″ N, 9° 12′ 57″ U (mapo)
Turo de Belem (Lisbono)
Turo de Belem (Lisbono)
DEC
Situo de Turo de Belem
Map
Turo de Belem
Parto deMonastery of the Hieronymites and Tower of Belém in Lisbon (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Retejohttp://www.patrimoniocultural.gov.pt/pt/museus-e-monumentos/dgpc/m/torre-de-belem/
Monda heredaĵo

Lando Portugalio
Tipokultura heredaĵo
Kriteriojiii, vi
Fonto263
Regiono**Eŭropo
Geografia situo, 9° 12′ 57″ U (mapo)38.691666666667-9.2158333333333
Registra historio
Registrado1983  (7-a sesio)
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr

Ĝi estis klasita kiel Monda Heredaĵo de la UNESCO, kaj la 7-an de Julio de 2007 estis elektita kiel unu de la Sep Mirindaĵoj de Portugalio. Ĝi estas konstruaĵo de arkitekto Francisco de Arruda kaj estas unu el la plej elstaraj monumentoj de la arkitekturo de stilo manuelino. Pasintece ĝi utilis kiel impostejo por eniri la urbon kaj estis la lasta vidaĵo de la portugalaj maristoj kiuj iris trans marojn malkaŝi aŭ kolonii novajn landojn.

La monumento montras islamajn influojn kaj orientajn, kio karakteras en la stilo manuelino kaj markas la finon de la tradicio mezepoka de la Turoj, formante unu el la unuaj fortikaĵoj por artilerio en Portugalio.

Parto de ties beleco baziĝas sur la ekstera dekoracio, ornamita de ŝtonskulptitaj ŝnuroj, malfermaj koridoroj, turoj de viglado en mudeĥara stilo kaj kreneloj laŭ formo de ŝildoj dekoritaj kiel armelaj globusoj, kruco de la Ordeno de Kristo kaj naturalismaj elementoj, kiel rinocero, aludante la malkaŝojn de la portugaloj transmare. La gotika interno sub la teretaĝo, utilis kiel armilejo kaj prizono kaj estas senornama.

La strukturo konsistas el du ĉefaj elementoj: la turo kaj la fortikaĵo. En la anguloj de la teretaĝo de la turo kaj de la fortikaĵo, elstaras cilindraj gvatoturoj kronitaj de kupoloj laŭ formo de oranĝeroj, riĉe dekoraciitaj ŝtone.

La kvarangula turo, de mezepoka tradicio, havas kvin etaĝojn super la fortikaĵo jene:

  • Teretaĝo - Salono de la Turestro.
  • Dua etaĝo - Salono de la Reĝoj, kun ornamitaj tegmento kaj kameno.
  • Tria etaĝo - Salono de Aŭdiencoj.
  • Kvara etaĝo - Kapelo.
  • Kvina etaĝo - Teraso de la turo.

Eksteraj ligiloj