Truden

komunumo de Italio

Truden - por kiu aldona itallingva literumo Trodena estis elektita dum la unua duono de la 20-a jarcento - estas komunumo de Italio. Ĝi troviĝas en la sume plejparte germanlingva norda landoparto Aŭtonoma Provinco Sudtirolo, kiu post la Unua Mondmilito forpreniĝis de Aŭstrio kaj la norda parto de la kultura regiono Tirolo, kaj doniĝis al Italio. Fine de 2023 en la komunumo vivis 1 031 loĝantoj. Najbaras la komunumoj Aldein, Altrei, Capriana (TN), Carano (TN) kaj Montan.

Truden (Trodena)
Truden
komunumo de Italio
Ŝtato Italio
Regiono Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo
ProvincoBZ Bolzano
Geografia situo, 11° 21′ O (mapo)46.31666666666711.3546° 19′ N, 11° 21′ O (mapo)
Alto super marnivelo1.127 m
Areo20 km²
Loĝantaro1031 (2023)
Loĝdenso50 loĝantoj/km²
SubdividaĵojKaltenbrunn, Mühlen, San Lugano
Najbaraj komunumojAldein, Altrei, Capriana (TN), Carano (TN) kaj Montan
Patronosankta Blazio
Festa tago3-a de februaro
Nomo de loĝantojTrudener (germane) kaj trodenesi (itale)
Poŝtkodo39040
Imposta kodoL444
Kodo laŭ ISTAT021102
Telefona prefikso0471
Retpaĝogemeinde.truden.bz.it
Loko en mapo

Map

vdr

Lingva distribuo

La plejmulto de la loĝantoj (74%) parolas la germanan kiel denaska lingvo, 25,5% parolas denaske la italan (grandparte en la plej orienta komunuma vilaĝo San Lugano) kaj 0,5% la ladinan.

Eksteraj ligiloj