Primiero San Martino di Castrozza ekde 2016 estas komunumo de Italio: ĝi komence de 2016 ekestis el la antaŭaj loĝlokoj Fiera di Primiero, Siror, Transacqua kaj Tonadico (elparolita kiel [tonadiko]; primiere: Tonadik; germane Thunadich). La nova komunumo situas en la regiono Trentino kaj Supra Adiĝo/Sudtirolo kaj en ties pli suda provinco Trento, en la nordo de la ŝtato, kaj apartenas al la Valo de Primiero. Fine de 2023 en la komunumo vivis 5 016 loĝantoj sur areo de 200,74 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 25 loĝantoj/km². Najbaraj komunumoj estas Canal San Bovo, Imer, Mezzano, Moena, Predazzo, Sagron Mis en la sama provinco kaj Canale d’Agordo, Cesiomaggiore, Falcade, Gosaldo kaj Taibon Agordino en la najbara provinco Belluno.
![](//upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/17/Wv_Primiero_banner.jpeg/775px-Wv_Primiero_banner.jpeg)
Al la loĝloko Tonadico ankoraŭ apartenas parto de vilaĝo San Martino di Castrozza. Estas naturparko Parco naturale Paneveggio - Pale di San Martino.
Eksteraj ligiloj
Vidu ankaŭ
Panoramo de Tonadico