Torrent (Valencio)

urbo en Hispanio

Torrent (Torento esperante, Torrente en la hispana) estas urbo de la Valencilando, kiu situas en la distrikto Horta Oest. En ĝi vivas 87 295 (en 2023) personoj, ili estas distribuitaj inter la urbo propre dirita, la zono de "El Vedat de Torrent", "El Mas del Jutge" ktp. Torrent estas tiel la dua urbo pli ampleksa de la tuta Valenciprovinco.

Torrent
municipo en Hispanio
urbo
municipo de Valencilando Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo46900
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro87 295  (2023) [+]
Loĝdenso1 260 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 0° 28′ U (mapo)39.4365348-0.4679001000000139° 26′ N, 0° 28′ U (mapo) [+]
Alto66 m [+]
Areo69,26 km² (6 926 ha) [+]
HorzonoUTC+01:00 [+]
Torrent (Provinco Valencio)
Torrent (Provinco Valencio)
DEC
Situo de Torrent
Torrent (Hispanio)
Torrent (Hispanio)
DEC
Situo de Torrent

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Torrent (Valencia) [+]
vdr

Geografio

Limantaj vilaĝoj

La urbon Torrent ĉirkaŭas Aldaia, Alaquàs, Picanya, Catarroja, Alcàcer, Picassent, Monserrat, Godelleta kaj Xiva, ĉiuj ĉi tiuj el la Valenciprovinco.

Klimato

La klimato de Torrent estas subtropika, rilate al la mediteranea zono. La ofta temperaturo estas 18 °C. Vintron, la ofta temperaturo ŝanceliĝas inter 10 kaj 12 gradoj, tamen en somero ĝi estas je 27 gradoj kaj la jaraj pluvoj proksimume je 450 litroj sur kvadrata metro. La neĝadoj ja estas maloftaj.

Demografio

Danke al sia integriĝo en la urba regiono de Valencio, Torrent disvolvis fortan demografian kreskadon ekde la 1950-a jaro, atinginte ĝis 87 000 loĝantojn en la 2023-a jaro. Ĉirkaŭ 6,65 % el ĝiaj loĝantoj estis, en 2005, fremduloj.

Demografia evoluo de Torrent (Valencio) inter 1960 kaj 2006

1960197019811991199620012006

24.04239.72451.36156.19156.56465.53874.616

Politiko

La urbestrino estas Amparo Folgado Tonda de la Popola Partio (PP). Ekde la komenco de la demokratio ĝis la politikaj elektoj en majo de la 2007-a jaro la partio PSPV estis reginta Torrent.

Ligiloj