Torre de Juan Abad estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distriktoKamparo de Montiel en la sudorienta parto de la provinco de Ciudad Real. La areo de ties teritorio estas de 399.73 km². La geografiaj koordinatoj estas 38°35′05″ N 3°03′37″ Ok.
La plej antikvaj referencoj al tiu loko estas de la Mezepoko; precize de Kronikoj de Alfonso la 8-a (Kastilio), kiu konkeris "Feznavessore" (el araba Hisn ibn Xoray) al islamanoj. El tiu kastelo, kie estis malliberigita Hiksemo la 3-a, unu el la lastaj kalifo de Kordovo, restas la ruinoj de la mallarĝejo de la turoj. La fortikaĵo estis kontrolejo de la paso de la montopaesjo Dañador, kiu estis unu de la aliroj de la Aŭgusta Vojo el Andaluzio al Valencilando.
Oni dubas pri la reala ekzisto de Juan Abad (Johano Abato), de kiu ricevas nomon la vilaĝo, kaj kiu devis esti unu de la unuaj loĝantoj de la vilaĝo. Oni diras ke li apartenis al la Ordeno de Santiago kaj kiu dependis de Montiel.
Don Rodrigo Manrique apartigis el la teritorio la vilaĝon de Belmonte de la Sierr, en la aktualo Villamanrique. Jorge Manrique iĝis superulo de Montizón. Dum la regado de la Katolikaj Gereĝoj oni donis privilegiojn ĉar oni sendis kelkajn soldatojn al la Granada Milito.
Torre de Juan Abad estas konata pro siaj koncertoj de orgeno, kio estas referenco kaj je nacia nivelo kaj je internacia kaj pri la Internaciaj Kongresoj kiuj pri Quevedo oni organizas ĉiun duan jaron la Fondaĵo Francisco de Quevedo [kebEdo].