Tony Attwood

brita psikologo

Tony ATTWOODAnthony John Attwood (naskiĝis la 9-an de februaro 1952 en Birmingham, Britio) estas angla psikologo, kiu vivas en Kvinslando, Aŭstralio kaj estas verkinto de multaj libroj, artikoloj kaj prelegoj pri la Asperger-sindromo.[1] La plej konata el liaj libroj estas "Sindromo de Asperger", efika praktika gvidilo por gepatroj kaj terapiistoj. La libro estis tradukita al dudek lingvoj.

Tony Attwood
Persona informo
NaskonomoAnthony John Attwood
Naskiĝo9-an de februaro 1952 (1952-02-09) (72-jaraĝa)
en Birmingham
Lingvojangla
ŜtatanecoUnuiĝinta Reĝlando (Britio)
Aŭstralio Redakti la valoron en Wikidata
Alma materUniversitato de Surrey
Universitato de Hull
Universitato de Londono Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupopsikologo Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejohttp://www.tonyattwood.com.au/
vdr

En la aĝo de 14 Attwood ekinteresiĝis pri psikologio kaj en 1971, renkontinte du aŭtismajn infanojn, li decidis specialiĝi pri aŭtismo, precipe pri la sindromo de Asperger. Hodiaŭ li loĝas en urbo Brisbano, en Kvinslando, Aŭstralio, kie li ekde 1992 administras klinikon por la diagnozo kaj kuracado de infanoj kaj plenkreskuloj kun Asperger-sindromo kune kun infana psikiatro Brian Ross.

Attwood estas patro de aŭtista filo, Will Attwood, kiu estis diagnozita kiam en siaj 30-aj jaroj dum trijara tempo en malliberejo [2].Sekve Will Attwood verkis libron pri siaj spertoj pri drogo-dependeco, malliberejo kaj aŭtismo Asperger’s Syndrome and Jail[3].

Verkoj

  • Tony Attwood (1998-01-01). Asperger's syndrome. Jessica Kingsley Pub. ISBN 978-1-85302-577-8.
  • Tony Attwood (2006-11-01). The complete guide to Asperger's syndrome. Jessica Kingsley Pub. ISBN 978-1-84310-495-7.
  • Tony Attwood (2004-09-15). Asperger's Diagnostic Assessment. ISBN 978-1-932565-17-1.
  • Tony Attwood (2013). From Like to Love for Young People with Aspergers Syndrome (Autism Spectrum Disorder): Learning How to Express and Enjoy Affection with Family and Friends. Jessica Kingsley Pub. ISBN 978-0-857007-77-3.

Referencoj

Eksteraj ligiloj