Tokutomi Sohō

Tokutomi Iichirō pseŭdonimo Tokutomi Sohō (徳富 蘇峰) estas mondfame konata japana verkisto kaj eldonisto, pli aĝa frato de Tokutomi Kenjirō.

Tokutomi Sohō
Persona informo
徳富蘇峰
Naskonomo猪一郎
Naskiĝo14-an de marto 1863 (1863-03-14)
en Minamata
Morto2-an de novembro 1957 (1957-11-02) (94-jaraĝa)
en Atami
TomboTama Cemetery (en) Traduki, 6-1-8-13 Redakti la valoron en Wikidata vd
Etnojapanoj vd
Lingvojjapana vd
ŜtatanecoJapanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materKumamoto Yogakko (en) Traduki
Doshisha Academy (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
PatroTokutomi Kazutaka (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
PatrinoHisako Tokutomi (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
GefratojTokutomi Kenjirō kaj Hatsuko Yuasa (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo菅原 正敬 • 大江 逸 vd
Okupoĵurnalisto
literaturkritikisto
historiisto
politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
LaborkampoHistorio de Japanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
VerkojQ11638365 vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio

Li naskiĝis la 14-an de marto 1863 en Minamata, Kumamoto, Japanio mortis la 2-an de novembro 1957 en Atami (熱海市) Gubernio Ŝizuoka, kiam li aĝis 92 jarojn. Lia patro Tokutomi Kazutaka devenis el la mezriĉa samuraja Higo klano.

Li lernis en Kumamoto Yogakko eŭropeca lernejo kaj poste en Doshisha-Eigakko anglalingva kolegio en Kioto. Tie li ankaŭ studis en Universitato Doshisha, kiun li lasis sen diplomo.

En 1887 li venis en Tokion, kie establis la eldonejon Min'yūsha. Ekde 1888 en ĝi kunlaboris lia frato Tokutomi Roka. La fratoj eldonis la unuan japanlingvan revuon Kokumin no Tomo, kiu havis la anglalingvan version. Ankaŭ estis eldonitaj la ĵurnalo Kokumin Shimbun kaj la ceteraj periodaĵoj.

En 1929 li lasis la ĵurnalon Kokumin Shimbun kaj verkis artikolojn por Osaka Mainichi Shimbun.

En 1942 lin oni elektis kiel prezidanto de Nihon Bungaku Hokokukai (patriota asocio de la japana literaturo) kaj Dai-Nihon Genron Hokokukai (la japana ĵurnalistiko de patriota asocio).

En 1943 la Ŝoŭa-Imperiestro (昭和天皇) dekoraciis lin per la prestiĝa ordeno de Kulturo (文化勲章).

Lastajn vivjarojn Tokutomi Sohō rezidis en sia vilao en Atami, kie li verkis la centvoluman libraron "Historio de la frua moderna Japanio" ("Kinsei Nihon kokumin shi"), en kiu li priskribas tempoperiodon de ĝia evaluado ekde 1918 ĝis 1952.

Post morto okazinta la 2-an de novembro 1957 li estis enteregita en Doshisha tombejo, Kioto.

Tokutomi Sohō kaj Leo Tolstoj

La 26-an de septembro 1896 Tokutomi Sohō vojaĝinta tra Ruslando vizitis Tolstoj-an rezidejon Jasnaja Polana, kie li konatiĝis kun granda rusa verkisto kaj havis pozitivajn impresojn. Ĝis la rendevuo kaj poste li havis intensan reciprokan korespondadon, en kiu li kromalie prezentis sian fraton Tokutomi Roka. Tiu en 1906 ankaŭ vizitis la rezidejon.

Literaturo

Eksteraj ligiloj

  • [3] Tokutomi Soho Memorial Museum Tokutomi Soho-kan japane angle
  • [4] Soho Tokutomi Mezeo (tekstoj, bildoj, fotoj) japane
  • [5] naskiĝejo en Minatama + foto de Roka en Jasnaja Polana japane