Tlaquepaque

Tlaquepaque estas unu el la 126 komunumoj de la meksika subŝtato Jalisco. La ĉefurbo de la komunumo estas same tiel nomata Tlaquepaque, sed oni uzas la formojn ankaŭ San Pedro Tlaquepaque kaj San Pedro. La ŝlosilnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 14 098.

Tlaquepaque
urbo
urbego
loĝlokoj de Meksiko Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Administrado
StatusoKomunumo
LandoMeksiko
ŜtatoJalisco
RegionoCentro
Fondita1825 (kiel komunumo)
Poŝtkodo45500 - 45638
Retpaĝarohttp://www.tlaquepaque.gob.mx
Demografio
Loĝantaro563 006
Loĝdenso5 581 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj20°38′N 103°19′U  /  20.633°N, 103.317°U / 20.633; -103.317 (Tlaquepaque) (mapo)
Alto1 570 m
Areo270,88 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
HorzonoUTC -6
Situo de Tlaquepaque en Meksiko (Meksiko)
Situo de Tlaquepaque en Meksiko (Meksiko)
DMS
Situo de Tlaquepaque en Meksiko
103° 19′ 00″ U / 20.633333333333 °N, 103.31666666667 °U / 20.633333333333; -103.31666666667 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tlaquepaque, Jalisco [+]
vdr

Geografio

Tlaquepaque apartenas al la regiono Centro kiu situas, kiel jam diras la nomo, en la centro de la subŝtato Jalisco (la ĉefa urbo estas Guadalajara). Al tiu regiono apartenas 14 komunumoj. La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 563006 loĝantojn. El tiuj estis 276892 viroj kaj 286114 virinoj. La komunumo havas surfacon de 270,88 km². La meza alteco estas 1570 metroj super la marnivelo. La meza jara temperaturo estas 20,7 C. En la komunumo estas 919.00 mm da precipitaĵo jare.

Situo de la koncerna regiono en la subŝtato Jalisco.

Sociogeografio

En la jaro 1995 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 134327 viroj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 125724 scipovis legi kaj skribi kaj 8389 viroj estis analfabetoj. Do 6.25 % de la viroj estis analfabetoj. En la sama jaro en la komunumo vivis 140201 virinoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 127543 sciis legi kaj skribi kaj 12414 virinoj estis analfabetoj. Do 8,85 % de la virinoj estis analfabetoj. En 1995 en Tlaquepaque vivis 387722 personoj kiuj aĝis pli ol 5 jaroj. El tiuj estis 1628 indiĝenoj. Tio signifas ke 0,42 % de la loĝantaro en la koncerna jaro estis indiĝenoj.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Ĝemelurboj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Preĝejo en Tlaquepaque