Tirol (Sudtirolo)

komunumo de Italio
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Tirol kaj Tirolo.

Tirol (germane, ankaŭ Dorf Tirol, itale Tirolo) estas komunumo de la la plejparte germanlingva Aŭtonoma Provinco Sudtirolo en norda Italio. En la komunumo, ĉe pitoreska monta deklivo inter vitejoj kaj pomarbaroj, staras la mezepoka kastelo Tirolo, kiu donis sian nomon ne nur al la komunumo, sed al la tuta regiono Tirolo. Fine de 2023 en la komunumo vivis 2 459 loĝantoj. Najbaras la komunumoj Kuens, Algund, Meran, Moos in Passeier, Partschins, Riffian kaj Schenna.

Tirol (Tirolo)
Tirol
komunumo de Italio
Ŝtato Italio
Regiono Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo
ProvincoBZ Bolzano
Geografia situo, 11° 9′ O (mapo)46.68333333333311.1546° 41′ N, 11° 9′ O (mapo)
Alto super marnivelo594 m
Areo25 km²
Loĝantaro2459 (2023)
Loĝdenso96 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumojKuens, Algund, Meran, Moos in Passeier, Partschins, Riffian kaj Schenna
PatronoJohano la baptisto
Festa tago24-a de junio
Nomo de loĝantojTiroler, Dorf Tiroler (germane)
Poŝtkodo39019
Imposta kodoL178
Kodo laŭ ISTAT021101
Telefona prefikso0473
RetpaĝoOficiala retejo (germane kaj itale)
Loko en mapo

Map

vdr
La vilaĝo Tirolo supre de la urbo Merano

Nuntempe la plej grava ekonomia faktoro de la loko estas turismo. En la komunumo ĉirkaŭ 90 % de la bruta socia produkto devenas de turismo. En la multaj hoteloj kaj pensionoj kaj eĉ en kelkaj bienoj okazas ĉiujare ĉirkaŭ 700 000 tranoktadoj.

Lingva distribuo

La plejmulto de la loĝantoj (95,5%) parolas la germanan kiel denaska lingvo, 2,5% parolas denaske la italan kaj 2% la ladinan.

Vidindaĵoj

la kastelo Tirolo, sidejo de la grafoj de Tirolo

Eksteraj ligiloj