Tino di Camaino

Tino di Camaino (n. ĉ. 1280 - m. ĉ. 1337) estis itala skulptisto. Li naskiĝis en Sieno kaj estis la filo de la arkitekto Camaino di Crescentino. Tino fariĝis lernejano de Giovanni Pisano, al kiu li helpis verki la fasadon de la katedralo de Sieno. Tino poste sekvis sian mastron al Pizo, kie li en 1311 responsis pri verko en la katedralo de Pizo. Kvar jarojn poste, li plenumis la tombmonumenton de la imperiestro Henriko la 7-a. Camaino poste kreis similajn verkojn en Sieno kaj Florenco, inkluzive de la fama tombo de la episkopo Orso en la katedralo Santa Maria del Fiore, kaj de la tombo de Gastone della Torre en la muzeo de la baziliko Santa Croce.

Tino di Camaino
Persona informo
Naskiĝo30-an de novembro 1279 (1279-11-30)
en Sieno
Morto1-an de januaro 1337 (1337-01-01) (57-jaraĝa)
en Napolo
Lingvojitala
ŜtatanecoRespubliko Sieno Redakti la valoron en Wikidata
Familio
PatroCamaino di Crescentino (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okuposkulptisto
arkitekto Redakti la valoron en Wikidata
VerkojThe Baptism of Christ
Charity
Faith
vdr
Tombo de Antonio d'Orso en la katedralo Santa Maria del Fiore (Florenco).

Fontoj

  • Enzo Carli, Tino Di Camaino: Scultore (Firenze: Felice Le Monnier, 1934)