Tigriso

rivero, kiu fluas el Turkio tra Sirio kaj Irako al Persa Golfo
47° 46′ 17″ O / 30.58222 °N, 47.77139 °O / 30.58222; 47.77139 (mapo)

Tigriso (arabe دجلة [diĝla], turke Dicle, greke Τίγρης) estas rivero en sudokcidenta Azio, kiu komenciĝas en Turkio ĉe la Lago Van. Tigriso tuŝas nordorientan bordon de Sirio kaj fluas tra la teritorio de Irako preskaŭ paralele kun Eŭfrato. En antikveco, la ambaŭ riveroj memstare alfluadis al Persa Golfo, sed hodiaŭ ili kuniĝas je distanco 160 km-ojn de la golfo kaj faras riveron Ŝatt al-Arab, arabaj literoj: شط العرب.

Tigriso
turke Dicle Nehri, kurde Dîjle, arabe دجلة
rivero
Rivero Tigriso en Hasankeyf en Turkio
LandojTurkio Turkio, Sirio Sirio, Irako Irako
Akvokolekteja areo
Historia regionoMezopotamio
Alfluantoj
 - maldekstraj alfluantoj
 - dekstraj alfluantojLago Tharthar
UrbojDiyarbakır, Mosul, Bagdado
Fontas enHazar Gölü
 - situoGüneydoğu Toroslar
 - alteco1 244 m
 - koordinatoj38° 29′ 12″ N 39° 24′ 24″ O / 38.48667 °N, 39.40667 °O / 38.48667; 39.40667 (mapo)
EnfluejoEŭfrato
 - altecom
 - koordinatoj30° 34′ 56″ N 47° 46′ 17″ O / 30.58222 °N, 47.77139 °O / 30.58222; 47.77139 (mapo)
Longo1 850 km (1 150 mi)
Akvokolektejo375 000 km² (37 500 000 ha)
TrafluoBagdado
 - mezproksima666 /s
 - maksimuma1 825 /s
 - minimuma155 /s
Rivero Tigriso sur mapo
Rivero Tigriso sur mapo
Rivero Tigriso sur mapo
Vikimedia Komunejo: Tigris
Map

Tigriso, kun 1900 km longo, estas pli malgranda ol Eŭfrato, sed estas pli grava por komerco, ĉar ĝia kanalo pli profundas. De la antikveco, la loĝantoj de Mezopotamio, uzadis la akvojn de du riveroj por irigacio de varma, seka tero.

La fekunda regiono inter la du riveroj estis nomita Mezopotamio de antikvaj Grekoj. Tie prosperadis la fruaj civilizoj de Sumero, Akado, Babilonio, Asirio. Tigriso estis ĉefa rivero de Asirio. Antikva urbo Aŝuro, de kiu estis nomita la lando, troviĝis ĉe ĝia bordo, kiel la alia pompeca urbo Ninivo. Pli poste makedona generalo Seleŭko konstruis sian ĉefurbon - Seleŭkio ĉe la Tigriso. La gravaj modernaj urboj ĉe la rivero estas Bagdado, ĉefurbo de Irako kaj Mosulo, troviĝanta en Iraka Kurdistano.