Tibor Hegedűs

Tibor Hegedűs [hegedUŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hegedűs Tibor estis hungara aktoro, reĝisoro, teatrestro, altlerneja instruisto. Li estis inter reĝisoraj pioniroj de sonfilmoj kaj radioprogramoj en Hungario.

Tibor Hegedűs
Persona informo
NaskonomoHegedűs Tibor
Naskiĝola  8-an de novembro 1898(nun 1898-11-08)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Mortola 7-an de novembro 1984
en Hungario Budapeŝto
TomboTombejo Farkasrét, 25-2-15 Redakti la valoron en Wikidata
ŜtatanecoHungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma materUniversitato de Dramo kaj Filmo (–1921) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Frat(in)oLajos Viktor Hegedűs Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupoaktoro
teatrestro
filmreĝisoro
instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Tibor Hegedűs [1] naskiĝis la 8-an de novembro 1898 en Budapeŝto, li mortis la 7-an de novembro 1984 en Budapeŝto.

Biografio

Tibor Hegedűs batalis 3 jarojn dum la 1-a mondmilito, poste li estis ĵurnalisto en Miskolc. Li studis juron en Reĝa Universitato de Budapeŝto, tamen akiris aktoran diplomon en Teatra Akademio en 1921. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Teatro Belvárosi. Ekde 1925 li estis reĝisoro de Teatro Renaissance, poste de Teatro Belvárosi (1926) kaj Gaja Teatro (1927). Li ofte reĝisoradis ankaŭ en Hungara Radio. Inter 19381944 li instruis en la menciita akademio. Li estis teatrestro de Gaja Teatro en la teatra jaro 1943. Depost la 2-a mondmilito la komenciĝanta socialisma epoko puŝis lin randen, tamen li estis reĝisoro de Nacia Teatro (Szeged) (1946–1949), de Teatro de Hungara Armeo (1955–1957), de Teatro József Attila (1958-1961).

Li edziĝis en 1924, naskigis filon en 1928, divorcis en 1934.

Elektitaj teatraj roloj

Roloj en kinaj filmoj

  • Csak nővel ne! (1924)
  • Egy fiúnak a fele (1924)

Filmaj reĝisoraĵoj

  • Kacagó asszony (hungara versio, 1930)
  • Az orvos titka (hungara versio, 1930)
  • Tavaszi szonáta (1942)
  • Sári bíró (1943)

Elektitaj teatraj reĝisoraĵoj

Aliaj kontribuoj

  • Walter Hasenclever: Emberek - tradukita dramo (1923)
  • A színész, a színpad és a hangosfilm (libro, 1942)

Fontoj