Tibor Flórián

hungara poeto, ĵurnalisto

FLÓRIÁN Tibor estis rumanuja hungara poeto naskita en Selmecbánya la 12-an de aprilo 1908 kaj mortinta en Punta Gorda (Florida) la 6-an de marto 1986.

Tibor Flórián
Persona informo
Naskiĝo12-an de aprilo 1908 (1908-04-12)
en Banská Štiavnica
Morto6-an de marto 1986 (1986-03-06) (77-jaraĝa)
en Punta Gorda
Lingvojhungararumanaangla vd
ŜtatanecoHungario
Rumanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupoĵurnalisto
poeto Redakti la valoron en Wikidata vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio

Kiel supera juĝisto la patro de Tibor Flórián translokiĝis al Szamosújvár, do de sia kvar jaraĝo li vivis en Transilvanujo. Li abiturientiĝis en 1927 en Kluĵo. Li studis juron samloke, sed li ne finis ĝin. Li publikis siajn unuajn poemojn en 1928. En 1945 kiel komandanto de kolono transportinta vunditojn li venis Germanujon. En 1948–49 li estis en Munkeno prezidanto de Hungara Kultura Ligo. En 1949 li elmigris Usonon. En Novjorko inter 1950 kaj 1973 li estis ano de redakcio usona de Radio Libera Eŭropo. Por kvar jaroj li estis prezidanto de libroeldonejo Kossuth Könyvkiadó en Cleveland. Li redaktis seslingvan lernolibron por hungaroj vivantaj en Usono. Ekde 1978 ĝis 1986 li estis prezidanto de Árpád Akadémia. Li estis por multaj jaroj sekretario de amerika grupo de Centro PEN de Fuĝintaj Verkistoj. Li vivis en siaj lastaj jaroj en New Milford (Konektikuto).

Verkoj ĉefaj

  • Felhők fölött, felhők alatt (Kv. 1935);
  • Vázlatok. poemoj. Kv., 1936
  • Krisztus árnyékában, reverkita prozpoemo de Octavian Şireagu (Kv. 1938);
  • A kőtáblák összetörnek (poemoj, Cham 1946);
  • Mélység fölött (poemoj, Wulfen 1948);
  • Új versek, poemoj, (München 1948);
  • Virradat előtt. Hontalan magyar költők versei (Poemoj de senpatrujaj hungara poetoj) (red. samloke 1948);
  • Keserű gyökéren (poemoj, New York 1975, 1979);
  • Venezuelai tollrajzok (poemoj, Caracas 1984).

Fonto

  • Magyar Életrajzi Lexikon