Thomas Bartholin

Thomas Bartholin (1616-1680) (* Kopenhago, en la 20-a de oktobro 1616 - Kopenhago, en la 4-a de decembro 1680) estis dana kuracisto, anatomo, matematikisto kaj teologo.

Thomas Bartholinus
(1616-1680)
medicus Danicus
medicus Danicus
Persona informo
Naskiĝo20-a de oktobro 1616
en Kopenhago,  Danio
Morto4-a de decembro 1680
en Kopenhago,  Danio
Religioluteranismo vd
Lingvojlatina vd
LoĝlokoDanio vd
ŜtatanecoDanio-Norvegio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materUniversitato de Padovo
Universitato de Kopenhago
Familio
PatroCaspar Bartholin Redakti la valoron en Wikidata vd
GefratojRasmus Bartholin Redakti la valoron en Wikidata vd
InfanojCaspar Bartholin, Thomas Bartholin Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupokuracisto
anatomo
bibliotekisto
teologo
matematikisto
astronomo Redakti la valoron en Wikidata vd
LaborkampoMedicino kaj anatomio Redakti la valoron en Wikidata vd
Doktoreca konsilistoFranciscus Sylvius vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Antiquitatum veteris puerperii synopsis, 1676

Li estas fame konata dank'al la malkovro de la limfa sistemo[1] en homoj kaj la plibonigoj pri la teorio pri anestezio per refreŝiĝado, la unua kiu science ĝin priskribis.

Thomas Bartholin devenis el familio kiu famiĝis dank'al ties pioniraj sciencistoj, kie dekdu el ili fariĝis profesoroj en la Universitato de Kopenhago. Tri generacioj el la familio Bartholin faris signifoplenajn kontribuaĵojn al anatomia scienco kaj medicino en la 17-a kaj 18-a jarcentoj: la patro de Bartholin, Caspar Bartholin, la Maljuna (1585-1629)[2], sia frato Rasmus Bartholin (1625-1698)[3] kaj sia filo Caspar Bartholin, la Juna (1655-1738)[4]. La filo de Bartholin, Thomas Bartholin, la Juna (1659-1690)[5] fariĝis profesoro en la Universitato de Kopenhago kaj pli malfrue nomumiĝis reĝa antikvaĵisto kaj sekretario de la reĝaj arkivoj.

Caspar Bartholin, lia patro, publikigis la unuan kolekton da anatomiaj verkoj en 1611. Ĉi-laboro pli malfrue estis pligrandigita, ilustrita kaj reviziita de Thomas Bartholin, fariĝinte la modelan referencon pri anatomio. Lia filo majstre aldonis ĝisdatigojn rilate al la teorio pri sangocirkulado de Harvey kaj la limfa sistemo. En 1644, Bartholin vizitis la botanikiston Pietro Castelli (1574-1662)[6], en Mesino.

En 1663, li aĉetis bienon en Hagestedgård, kiu bruliĝis en 1670, detruinte lian bibliotekon, kie ruiniĝis multaj el liaj manuskriptoj. La reĝo Kristiano la 5-a nomumis lin kiel lia privata kuracisto aldone al signifoplena salajro kaj liberigis la bienon de impostaro kiel repago por la perdoj. En 1680, la sano de Bartholin malboniĝis, la bieno estis vendita, kaj li revenis al Kopenhago, kie li mortis. Li estis sepultita en la Preĝejo de Nia Sinjorino.

Verkoj

  • Historiarum anatomicarum rariorum centuria I et II. Amsterdam: Apud Johannem Henrici, 1641. Segunda edição 1654 (priskribo pri la anatomiaj strukturoj kaj ties klinikaj konsekvencoj, inkluzivante priskribojn kaj ilustraĵojn de malnormalaj kaj normalaj strukturoj).
  • De unicornu. Padovo, 1645.
  • De lacteis thoracis in homine brutisque nuperrime observatis. Hafniae (Kopenhago), M. Martzan, 1652 (unua priskribaĵo pri la toraksa dukto).
  • Vasa lymphatica nuper hafniae in animalibus inventa et hepatis exsequiae. Hafniae (Kopenhago), Petrus Hakius, 1653.
  • Vasa lymphatica in homine nuper inventa. Hafniae (Kopenhago), 1654.
  • Historarium anatomicarum rariorum centuria I-VI. Kopenhago, 1654-1661.
  • Anatomia. The Hague. Ex typographia Adriani Vlacq, 1655.
  • Dispensarium hafniense. Kopenhago, 1658.
  • De nivis usu medico observationes variae. Accessit D. Erasmi Bartholini de figura nivis dissertatio (verkita en asocio kun Rasmus Bartholin).
  • Typis Matthiase Godichii, sumptibus Petri aubold, 1661 (inlkudas la unuan priskribaĵon konatan pri anestezio pere de refreŝiĝado).
  • Cista medica hafniensis. Kopenhago, 1662.
  • De pulmonum substantia et motu. Kopenhago, 1663.
  • De insolitis partus humani viis. Kopenhago, 1664.
  • De medicina danorum domestica. Kopenhago, 1666.
  • De flammula cordis epistola. Kopenhago, 1667.
  • Orationes et dissertationes omnino varii argumenti. Kopenhago, 1668.
  • Carmina varii argumenti. Kopenhago, 1669.
  • De medicis poetis dissertatio. Hafinae, apud D. Paulli, 1669.
  • De bibliothecae incendio. Kopenhago, 1670.
  • De morbis biblicis miscellanea medica. Frankfurto ĉe Majno, D. Paulli, 1672.
  • Acta medica et philosophica. 1673-1680

Literaturo

Vidu ankaŭ

Referencoj

Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj