Del Connell • William Cottrell • Bill Peet • Homer Brightman • Ernest Terrazas • Ted Sears • Ralph Wright • Elmer Plummer • Roy Williams • James Bodrero
Manuel Esperón • Ary Barroso • Agustín Lara • Dorival Caymmi • Benedito Lacerda • Braguinha • Felipe Gil • Charles Wolcott • Edward H. Plumb • Paul Smith • Charles Wolcott
Rolantoj
Aurora Miranda • Carmen Molina • Dora Luz • Nestor Amaral • Almirante • Trío Calaveras • Trío Ascensio del Rio • The Mexican Players
La filmo estis planita kiel serio de apartaj segmentoj, kunigita pere de la ligilo de Donald Duck kiu malfermas donacojn de naskiĝtago de siaj latinamerikaj amikoj. Kelkaj latinamerikaj steluloj de la periodo aperas, kiel la kantistino Aurora Miranda (fratino de Carmen Miranda) kaj Dora Luz, same kiel la kantistino kaj dancistino Carmen Molina.
La filmo estis produktita kiel parto de la bonvola mesaĝo de la studio por Latinameriko.[1] En la filmo stelulas Donald Duck, kiu dum la filmo estas aligita de sia olda amiko José Carioca, nome cigar-fumema papago el Saludos Amigos, kiu reprezentas Brazilon, kaj poste li amikiĝas kun pistolema virkoko nome Panchito Pistoles, kiu reprezentas Meksikon.