Teritoria organizado de Ekvatora Gvineo

Laŭ sia konstitucio, la Respubliko de Ekvatora Gvineo estas unueca kaj centralizita stato. Administre ĝi dividiĝas en regionoj, provincoj (kun ties respektivaj ĉefurboj), komunumoj kaj distriktoj, kaj la leĝoreguligas la spacon kiun okupas ĉiuj el ili.[1] Kelkaj areoj de la urboj Malabo kaj Batao havas propran regularon. En junio 2017, la registaro kreis oficiale la provincon Djibloho kie oni konstruis la novan ĉefurbon, Ojalao (Oyalá-Ciudad de la Paz).[2]

Provincoj de Ekvatora Gvineo.

Regionoj

La kontinenta regiono estas konata sub la hispanlingva nomo Río Muni (Río Muné en lingvo ndoŭea kaj Mbini en fanga lingvo) kaj ĝia administra ĉefurbo situas en Batao. La provinco estis cedita de Portugalio al Hispanio en 1778. Ĝi estis hispana provinco apud Fernando Poo de 1959 al 1963, kaj poste fariĝis parto de la aŭtonoma regiono de Hispana Gvineo, nomo kiu konservis ĝis sia sendependeco de Hispanio en 1968. La etna komponado de Río Muni estas plimulte fanga, kun aliaj bantuoj en la marbordo, nomataj ndoŭeoj (ndowés) aŭ playeros (hispane por plaĝanoj). Politike ĝi estas subdividita en 4 provincoj: Suda Centro, Kié-Ntem, Marbordo kaj Wele-Nzas.

La insuloj de Bioko (iama Fernando Poo), Elobey, Anobono kaj Korisko formas la Insulan Regionon de Ekvatora Gvineo. Ili situas en la golfo de Gvineo. Ĝia administra ĉefurbo estas Malabo. Ĝi havas 3 provincojn: Anobono, Bioko Norda kaj Bioko Suda.

Provincoj

Ŝildo kaj mallongigoProvincoKreoĈefurboLoĝantaro (2015)[3]Surfaco (km²)DensecoDistriktoj (2018)Komunumoj (2018)
ANAnobono1968Sankta Antonio de Paledo531417,030711
BNNorda Bioko1968Malabo300 374776,038623
BSSuda Bioko1968Lubao34 6741241,027,924
CSSuda centro1968Evinajongo141 9039930,814,2837
DJDjibloho2017Ciudad de la Paz (OjalaoN/452,5N/11
KNKié-Ntem1968Ebebijino183 3313942,946,4236
LTMarbordo1968Batao366 1306665,755,0938
WZWele-Nzas1968Mongomo191 3835025,634,9347
GQ Ekvatora Gvineo1968Malabo1 222 44228 05143,571937
Mapo de la Kontinenta regiono de Ekvatora Gvineo
Mapo de la Insula regiono de Ekvatora Gvineo

Referencoj