Tarn-et-Garonne

franca departemento

Tarn-et-Garonne [tarn-e-garon], okcitanlingve Tarn e Garona [tar e garuno], estas unu el la departementoj de la sudfranca regiono Okcitanio. Ĝi ŝuldas sian nomon al la du grandaj riveroj kiuj trafluas sian teritorion, kaj kiuj kuniĝas en ĝi.

Tarn-et-Garonne
Insigno de Tarn-et-Garonne
Situo de Tarn-et-Garonne
Map
departemento de Francio
Administrado
Lando Francio
RegionoOkcitanio
Numero82
PrefektejoMontauban/Montalban
SubprefektejojCastelsarrasin/Los Sarrasins
Prezidanto de la
departementa konsilio
Christian Astruc
PrefektoPierre Besnard
Statistikaĵoj
Loĝantaro263 377 (2021)
Areo3 718 km²
Loĝdenso71 /km²
Subdividoj
Arondismentoj2
Kantonoj15
Komunumaroj15
Komunumoj195
vdr

La departemento tute enhavas 195 komunumojn.

Arondismentoj

La departemento dividiĝas al du arondismentoj:

Geografio

Ĝi estas malgranda departemento (3 717 km2) kaj havas 250 342 loĝantojn. La ĉefurbo estas Montauban.

La norda parto konsistas el montetoj, la suda el vasta kaj fruktodona valo kie fluas la riveroj Garonne kaj Tarn.

Ekonomio

Agrikulturo estas la ĉefa ekonomia enspezofonto de Tarn-et-Garonne (cerealoj kaj precipe fruktoj kaj legomoj). Oni ankaŭ trovas gravan nutraĵ-industrion kaj la unikan atomelektrejon de sudokcidenta Francio en tiu ĉi departemento.

Vidindaĵoj

Samkiel en la aliaj departementoj de la regiono troviĝas en Tarn-et-Garonne multnombraj mezepokaj vilaĝoj kaj urbetoj, monaĥejoj (tiu de Moissac kalkulas inter la plej belaj ekzempleroj de romanika arto en Eŭropo). La ĉefurbo Montauban estas ankaŭ vidinda "rozkolora" urbo.

Vidu ankaŭ