Tariq Ramadan

Tariq RAMADAN (n. la 26-an de aŭgusto 1962 en Ĝenevo; en araba lingvo ‏طارق رمضان‎, DMG Ṭāriq Ramaḍān) estas svisa islama sciencisto.

Tariq Ramadan
Tariq Ramadan - foto de Joshua Sherurcij (2009)
Tariq Ramadan - foto de Joshua Sherurcij (2009)
Persona informo
Naskiĝo26-an de aŭgusto 1962 (1962-08-26) (61-jaraĝa)
en Ĝenevo
Lingvojfranca
ŜtatanecoSvislando Redakti la valoron en Wikidata
Alma materAl-Azhar-universitato
Universitato de Ĝenevo Redakti la valoron en Wikidata
Familio
PatroSaid Ramadan (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)oHani Ramadan (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupoislamologo
teologo Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejohttp://www.tariqramadan.com/
vdr

Biografio

Tariq Ramadan estas svisa islama sciencisto kaj ĵurnalisto, kies familio venis de Egiptio.

Li estas nepo de Hasan al-Banna (kiu fondis la asocion Islama Frataro) kaj filo de Said Ramadan, li havas kvin gefratojn. Li estas grava filozofo pri eŭropa Islamo, sed li ne uzas la nocion „Eŭroislamo“ de Bassam Tibi. Tariq Ramadan estas grava por junaj islamanoj en Eŭropo kaj li propagandas la partoprenon de islamanoj en la okcidenta societo.

Partopreno de islamanoj en la svisa societo

Tariq Ramadan propagandis, en intervjuo dum stel-hora elsendo de la svisa televido SF1, la partoprenon de islamanoj en la svisa societo laŭ la 3 "L": leĝo, lingvo kaj lojaleco.

  • Leĝo: La islamanoj devas respekti la lokan leĝaron.
  • Lingvo: La islamanoj lernu la lokan lingvon.
  • Lojaleco: La islamanoj estu lojalaj al la ŝtato.

Li konsideras, ke la islamanoj ne havas nacian identecon, ĉar islamo estas universala intregrante tamen diversecon.

Profesio

  • Tariq Ramadan estas profesoro pri studoj islamaj nuntempaj en Universitato de Oksfordo en orienta instituto, St Antony’s College.
  • Li instruas ankaŭ en teologia fakultato de Oksfordo.
  • Li estas profesoro invitita en Qatar en la fakultato de studoj islamaj kaj en Maroko (Mundiapolis) pri instruado de filozofio.
  • Li estas ankaŭ esplorada plejaĝulo (Senior Research Fellow) en Dōshisha-Universitato en Kyoto en Japanio).

Bibliografio

Vidu la oficialan paĝon kaj en Germana Nacia Biblioteko en eksteraj ligiloj. Vidu ankaŭ la interesan glosaron pri islamaj nocioj en oficiala paĝo.

Eksteraj ligiloj