Tamás Nagy
Tamás Nagy [tamAŝ nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nagy Tamás estis hungara astronomo, instruisto, ĵurnalisto. Lia nobela antaŭnomo estis kövendi.
Tamás Nagy [1][rompita ligilo] naskiĝis la 8-an de julio 1849 en Hungara reĝlando en Kövend (nuntempa Plăiești en Rumanio). Li mortis la 19-an de marto 1887 en Hódmezővásárhely.
Biografio
Tamás Nagy frekventis gimnaziojn laŭvice en Torda kaj Kolozsvár, poste li studis en akademio de Selmec, post 2 jaroj en Reĝa Universitato de Pest. En 1872 li ekhavis postenon en observatorio en Ógyalla apud Miklós Konkoly-Thege. Duonjara interrompo okazis, ĉar li soldatiĝis en Vieno. En 1875 li iĝis instruisto en Hódmezővásárhely, kie li redaktis ankaŭ la lokan gazeton.
Elektitaj artikoloj
- Uj Asteroidák (1872)
- Tűzgömbhullás Olaszországban (1873)
- Észleljük a hulló csillagokat (1874)
Fontoj
🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiCarles Puigdemont i CasamajóSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojAlgoritmo de LuhnEsperantoHarvey-saŭcoDua MondmilitoVikipedioHelpo:EnhavoUzanto:男神輿/provejoVikipedio:KontaktojKategorioVikipedio:MalgarantioPortalo:KomunumoVikipedio:DiskutejoUzanto:DominikFajliloFlava galioVikipedio:Forigendaj artikolojHiphopoVikipedio:AktualaĵojAmiotrofa lateralsklerozoSeksumadoMilena VelbaSerĉilo-optimumigoVikipedio:Bonvenon al VikipedioGiorgia MeloniBottropEjakuloPetr SepéšiDistrikto Borkenre4v1UsonoCharles Antoine Houdar de La MotteEmscher-KooperativoXXXTentacionValutoKrystyna Łuczak-Surówka