Talpo

Talpo (Talpa)[1] estas genro de mamuloj, preskaŭ blindaj, el la ordo de sorikomorfoj. La specoj vivas en la tero, kie ĝi fosas koridorojn kaj difektas de sube la radikojn de plantoj. Tial apero de "talpaj montetoj" en ĝardeno estas malgranda katastrofo por la kultivisto. "Talpofelo", kies mallonga, densa, brila hararo forstaras sen klino en kiu ajn direkto (tio ebligas al la besteto moviĝi en la subteraj koridoroj antaŭen kaj reen preskaŭ same rapide) estas uzata en peltindustrio. "Talpejo" konsistas el talpaj galerioj kaj talpaj teramasoj en la tuta ĝardeno.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Talpo
Eŭropa talpo, (Talpa europaea)
Eŭropa talpo, (Talpa europaea)
Biologia klasado
Regno:bestoj Animalia
Filumo:Ĥorduloj Chordata
Klaso:Mamuloj Mammalia
Ordo:Sorikomorfoj Soricomorpha
Familio:Talpedoj Talpidae
Subfamilio:Talpenoj Talpinae
Tribo:Talpini
Talpo Talpa
Linnaeus, 1758
  • Altaja talpo Talpa altaica
  • Blinda talpo Talpa caeca
  • Kaŭkaza talpo Talpa caucasica
  • Eŭropa talpo Talpa europaea
  • Davida talpo Talpa davidiana
  • Levanta talpo Talpa levantis
  • Okcidenta talpo Talpa occidentalis
  • Roma talpo Talpa romana
  • Balkana talpo Talpa stankovici
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

En Esperanto

Talpo fariĝis proverba pro sia blindeco ("blinda kiel talpo"), pro sia laboremo ("talpa laborado") kaj pro sia malgrandeco ("fari monton el talpejo" - troigi la aferon).

En la rakonto de Ĥristina Kozlovska Fabelo pri talpo[2] oni literaturigas pri la vivo de talpo konstante fosanta subtere.

Referencoj