Tadeusz Gajcy

Tadeusz Stefan GAJCY, pseŭdonomoj „Karol Topornicki”, „Roman Oścień”, „Topór” (naskiĝis la 8-an de februaro 1922 en Varsovio, mortis la 16-an de aŭgusto 1944 samloke) – pola poeto de la dua mondmilito, reprezentanto de la generacio de Kolumbanoj, soldato de Pola Enlanda Armeo.

Tadeusz Gajcy
Persona informo
Tadeusz Gajcy
Naskiĝo8-an de februaro 1922 (1922-02-08)
en Varsovio
Morto16-an de aŭgusto 1944 (1944-08-16) (22-jaraĝa)
en Varsovio
Mortis proMorto dum batalo Redakti la valoron en Wikidata vd
TomboArmea Tombejo Powązki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvojpola vd
ŜtatanecoPollando Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupopoeto Redakti la valoron en Wikidata vd
LaborkampoPoezio Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum1941– vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo

Liaj antaŭuloj alvenis de Hungario al Pollando. Li naskiĝis hejme en domo ĉe la strato Dzika 43/45, en malriĉa laborista familio. Lia patro estis seruristo pri fervojaj veturigiloj en dekstraborda Varsovio, la patrino akuŝistino.

Tadeusz Gajcy frekventis gimnazion gvidatan de katolika ordeno en la kvartalo Bielany. Li partoprenis la saman klason kun Wojciech Jaruzelski. Lernis ludi mandolinon, estis mesoservanto servante al matenaj mesoj en preĝejo ĉe la strato Bonifraterska 14. En 1941 abiturientiĝis kaj komencis sekrete studi polan filologion en Varsovia Universitato.

Dum la milito estis kunkreinto, kaj de novembro 1943 la lasta redaktoro de samizdata literatura monatrevuo "Sztuka i Naród" (Arto kaj Nacio), kie publikigis siajn versojn, fragmentojn de prozo, artikolojn kaj recenzojn sub pseŭdonomoj kaj anonime.

Eksteraj ligiloj