Těchonín

16° 37′ 47″ O / 50.06750 °N, 16.62972 °O / 50.06750; 16.62972 (mapo)

Municipo Těchonín situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, en montaro Orlica montaro, ĉe la ŝoseo n-ro 311 inter Jablonné nad Orlicí kaj Mladkov, 5 km norde de Jablonné nad Orlicí. Vivas ĉi tie 596 loĝantoj (2024).

Těchonín
germane Linsdorf
municipo
Těchonín de nordo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Těchonín
ŜtatoĈeĥio Ĉeĥio
RegionoRegiono Pardubice
DistriktoDistrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipoJablonné nad Orlicí
Historia regionoBohemio
MontaroOrlica montaro
RiverojTichá Orlice, Těchonínský potok
SituoTěchonín
 - alteco494 m s. m.
 - koordinatoj50° 04′ 03″ N 16° 37′ 47″ O / 50.06750 °N, 16.62972 °O / 50.06750; 16.62972 (mapo)
Areo19,00 km² (1 900 ha)
Loĝantaro596 (2024)
Denseco31,37 loĝ./km²
Unua skribmencio1514
Plej facila aliroal Fuortaro Bouda
HorzonoMET (UTC+1)
 - somera tempoMET (UTC+2)
Poŝtkodo561 66
NUTS 3CZ053
NUTS 4CZ0534
NUTS 5CZ0534 581054
Katastraj teritorioj2
Partoj de municipo3
Bazaj setlejunuoj3
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Těchonín
Retpaĝo: www.techonin.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Jamné nad Orlicí, Lichkov, Sobkovice, Králíky, Studené, Mladkov kaj Orličky.

Historio

Těchonín

La unua skriba mencio pri Těchonín estas el la jaro 1514 en kontrakto pri vendo de la Sinjorejo Kyšperk. Ĝi certe ekzistis jam pli frue, verŝajne en la 14-a kaj 15-a jarcentoj. Eble pli frue ĉi tie staris domoj de gardistoj de komerca vojo al Kłodzko, kiujn rememoras iuj nomoj kiel Celné, Hejnov kaj Stanovník. La unuaj koloniistoj estis ĉeĥoj kaj Těchonín estis ĉeĥa vilaĝo ĝis la fino de 17-a jarcento. Germana nomo Lintzdörfel aperis nur en la jaro 1651 kaj la vilaĝo estis germanigita komence de la 18-a jarcento. En Těchonín estis du muelejoj, segejo, sinjora korto kaj vitrofandejo. Verŝajne por vitrofandejo estis faligitaj multaj arbaroj en ĉirkaŭaĵo. La vilaĝo suferis en Prusaj militoj. En la jaro 1756 prusoj atakis Těchonín kaj grave damaĝis ĝin. En la jaroj 1871 - 1873 okazadis konstruado de la fervojo, sed haltejo en Těchonín estis aranĝita nur en la jaro 1899. En la jaroj 1945 - 1946 estis ellandigitaj germanaj loĝantoj krom kontraŭfaŝistoj kaj anoj el miksitaj edziĝoj. En la jaro 1908 estis en la vilaĝo establita teksejo. En 1948 ĝi estis naciigita, en 1993 la produktado estis haltigita. En la jaro 1995 ĝi estis vendita al germana firmao Kümpers, kiu rekonstruis ĝin por fabrikado de loĝejaj teksaĵoj kaj ĝi bone prosperas.

Celné

Celné estas skribe atestita en 1601 kaj ĝia germana nomo Czelney nur en 1790. En la vilaĝo estis muelejo kaj segejo. Ŝtonan krucon, en kiu estas gravurita jarnumero 1790 starigis terkulturisto pro dankemo por savo de luparo, kiu dumvoje nokte atakis lin.

Loĝantaro

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 850
18801 949
18901 908
19001 522
19101 476
19211 274
JaroLoĝantoj
19301 267
19501 175
19611 003
1970757
1980836
1991702
JaroLoĝantoj
2001646
2014604
2016595
2017585
2018590
2019584
JaroLoĝantoj
2020579
2021583
2022590
2023593
2024596

Partoj de municipo

Memorindaĵoj

Preĝejo

Barokan preĝejon de Sankta Margareta konstruigis en la jaro 1704 grafo Karel Kolovrat Libštejnský. Ĝi estas simpla, ununava, oblonga kirko kun poligona presbiterejo kaj prisma turo en okcidenta fronto. La presbiterejo estas barele volbita, la navo estas platplafona.

La kadra ĉefaltaro estas ornamita per bildo de Sankta Margareta el la unua duono de 18-a jarcento, portata de du anĝeloj. Empira predikejo el la jaro 1833, granda kalvaria vojo el la jaro 1774.

Kapeleto

Kapeleto en Celné havas belan bulban turon kun lanterno por sonorilo. Ĝi estis konstruita en 1825 kaj konsekrita al Sankta Johano Nepomuka. Sed en niĉo super la enirejo estas statueto de Sankta Floriano, patrono de fajrobrigadanoj.

Statuoj

Centro de kontraŭbiologia protektado

En la vilaĝo estas speciala armea malsanulejo orientita kontraŭ aparte danĝeraj malsanoj kun biologia risko BSL 3 (tifo, HIV, tuberkulozo, antrakso) kaj BSL 4 (sarso, variolo, ebolo). Ĝi estas nomata "Centro de kontraŭbiologia protektado" kaj kontrakte laboras ankaŭ por aliaj NATO landoj.

Bibliografio

  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Rilataj temoj

Eksteraj ligiloj