Sulpicio Severo

Sulpicio Severo (360420, estis romia kristana historiisto kaj eseisto. [1]

Sankta
Sulpicio Severo
Persona informo
Sulpicius Severus
Naskiĝo1-an de januaro 360 (0360-01-01)
en Aquitania
Morto1-an de januaro 420 (0420-01-01) (60-jaraĝa)
en Gaŭlio
Lingvojlatina vd
ŜtatanecoAquitania Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupohistoriisto
verkisto
hagiografo
advokato Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
VerkojChronicle vd
Sanktulo
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
PRAAJ KISTANAJ VERKISTOJ
“Sulpicio Severo”
Sulpicio Severo en vitralo de la katedralo de Bourges. Temas pri SANKTA Sulpicio Episkopo, kaj ne pri la romia kristana verkisto Sulpicio Severo.
nomo = Severo
kromnomo = Sulpicio
sekso = vira
kaskiĝodato = 360 ĉirkaŭ, en Akvitanio
mortodato = 420 ĉirkaŭ
religio = kristana
aktiveco1 = advokato kaj poste monaĥo
aktiveco2 = historiisto kaj eseisto
nacio = romiulo de la Gaŭloj
apartaĵo = foje konfuzita kun Sankta Sulpicio Severo vivinta en la posta jarcento.

La malmultaj informoj pri lia vivo devenas precipe el la verkoj de lia amiko sankta Paolino el Nola kaj el Genadio.

Li havis bonegan edukon provizitan per studoj pri jurisprudenco en Burdigala, La hodiaŭa Bordeaux, kiuj lin socie levis al la famo de elokventa advokato.

Li geedziĝo kun filino de riĉa konsula familio ŝajnis lin kovris per diskrete daŭra surtera feliĉo. Sed perdinte la edzinon pro trofrua morto, komence de 390, Severo rezignis sian brilan karieron kaj sekvis sian fraton Paŭlenon por ritiriĝi en monaĥejo. Tiu subita vivoŝanĝiĝo provokis malaprobon ĉe lia patro, sed aprobon ĉe lia bopratino.

Li fariĝis intima amiko kaj entuziasma disĉiplo de sankta Marteno de Tours kaj travivis najbare de Éauze, de Tuluzo kaj en aliaj lokoj de suda Francio. Genadio, kiu pri Sulpicio Severo verkis biografion, allasas atestaĵon pri lia ordiniĝo al sacerdoteco, sed ekzistas neniu alia atesto pri lia sacerdota aktiveco.

Laŭ la sama Genadio, Sulpicio alproksimiĝis, ĉe la vivofino, al Pelagianismo sed sufiĉe frue, konsciiĝinte pri sia eraro, altrudis al si silenton ĝis la fino de siaj tagoj por pune repagi sian malprudentaĵon.

Verkoj

Liaj verkoj montras klaran influon, subprofile de la stilo, de Tacito kaj Salustio. Al li estas tutdikumente atribuitaj:

  • Chronicorum Libri duoHistoria sacra ("Universala Kroniko")
  • Vita Martini ("Vivo de Marteno") lia plej fama verko, biografio pri sankta Marteno de Tours
  • Gallus, dialogoj, dividitaj laŭ tri "Epistolae" [epistoloj).
  • “Epistolae”, tri epistoloj.[2]

Tiuj du lastaj verkoj kompletigas la biografion ori sankta Marteno. Mezepokaj kopiistoj arigas la Vita martini, la Epistulae kaj la “dialogi” kvazaŭ temus pri unika verko.

Notoj

Bibliografio

  • Severo Sulpicio, Vita di Martino, zorge de Fabio Ruggiero, EDB, Bolonjo, ISBN 88-10-42049-7.
  • C. Stancliffe (1983) St. Martin and his Hagiographer. History and Miracle in Sulpicius Severus (Oxford),
  • Katolikaj enciklopedioj:
    • [1] Enciclopedia_Cattolica
    • [2] Cathopedia:Voci_indispensabili
    • [3] Catholic_Encyclopedia.

Eksteraj ligiloj

Vidu ankaŭ