Sudako
Sudako (ruse Судак, ukraine Судак, krime-tatare Sudaq) estas ĉemara urbo en la sud-orienta parto de Krimeo, populara ripoz- kaj kurac-loko. Administre la urbo apartenas al la Sudaka municipo, kiu krom la urbon havas ankoraŭ kelkajn negrandajn loĝlokojn.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/a9/%D0%A1%D1%83%D0%B4%D0%B0%D1%86%D1%8C%D0%BA%D0%B0_%D1%84%D0%BE%D1%80%D1%82%D0%B5%D1%86%D1%8F._%D0%91%D0%B0%D0%BD%D0%B5%D1%80.jpg/775px-%D0%A1%D1%83%D0%B4%D0%B0%D1%86%D1%8C%D0%BA%D0%B0_%D1%84%D0%BE%D1%80%D1%82%D0%B5%D1%86%D1%8F._%D0%91%D0%B0%D0%BD%D0%B5%D1%80.jpg)
Sudako | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
urbo (1982–) urbo en Ukrainio urbo (–jarcento XVIII) ![]() | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 98000–98023 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 246 (1939) [+] | ||
Loĝdenso | 216 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | , 34° 58′ O (mapo)44.85138888888934.972544° 51′ N, 34° 58′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 50 m [+] | ||
Areo | 15 km² (1 500 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+03:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Urbo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo | |||
Sudako ruse Судак ukraine Судак krime-tatare Sudaq | |||
![]() | |||
Apartenas al: | Sudaka municipo | ||
Koordinatoj: | , 34° 58′ O (mapo)44.85138888888934.972544° 51′ N, 34° 58′ O (mapo) | ||
Averaĝa alto super la marnivelo: | ~50 m | ||
Loĝantaro: | 14 800 (laŭ 2006) | ||
Poŝtkodoj: | 98000 — 98015 | ||
Telefonkodo: | +380-6566 | ||
Hor-zono: | UTC+3 | ||
Antaŭaj nomoj: | Soldaja, Sugdea, Sidagios, Suroĵ | ||
Urbestro | ŜREMF Leonid Aleksandroviĉ | ||
Oficiala paĝaro nekonata | |||
| |||
Historio
La urbo estis fondita fare de alanoj (sarmat-devena iran-lingva tribo) supozate enla jaro 212 p.K. Dum la mez-epoko la urbo nomiĝis ankaŭ Suroĵ (fare de slavoj), Sugdea,(Σουγδαια - fare de grekoj) kaj Soldaja (Soldaia - fare de italoj). Komencede la VIa jarcento laŭ la ordono de la Bizancia imperiestro Justiniano la Unua enSudako estis konstruita fortikaĵo. La urbo iĝis grava komerca centro kaj signifatransita punkto sur la Granda Silka Vojo, la pleja prospero de la urbo venis en laXIIa-XIIIa jarcentoj. Ekde la jaro 1204 la urbo iĝis regata de venecianoj.En la XIIIa-XIVa jarcentoj la urbo estis kelkfoje prirabita kaj detruita demongoloj, tamen ĝi rapide renaskiĝis kaj rekreskis.
En la 1365a jaro la urbo estis konkerita de ĝenovanoj kaj iĝis partode ĝenovaj kolonioj sur la nordaj bordoj de la Nigra Maro. Tiutempe la urboestis regata fare de ĉiujare elektata itala konsulo. En la jaro 1475 Sudakoiĝis parto de la Otomana Imperio. Dum la tuta tempo de otomana regado la urboestis centro de kadilik - la plej malgranda administra unuo de la Otomana Imperio.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/82/Bogaevsky_Consul_Tower_Sudak.jpg/220px-Bogaevsky_Consul_Tower_Sudak.jpg)
En la jaro 1783 Sudako (kune kun tuta Krimeo) transiris sub Rusujan regadon.Pro amasa elmigrado de krime-tataroj la urbo preskaŭ plene senhomiĝis (en lajaro 1805 en la urbo loĝis nur 33 homoj). En la jaro 1804 en Sudako estismalfermita la unua en Rusujo lernejo de vinfarado.
Pro manko de serioza industrio, dum la tuta XIXa kaj XXa jarcentoj la urbomalrapide evoluis kiel ĉemara kurac- kaj ripoz-loko. En la jaro 1982 laloĝ-loko ricevis statuson de urbo. Nuntempe en la urbo loĝas ĉirkaŭ 15 mil homoj.
Nuntempo
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/35/Genoese_fortress_tower.jpg/220px-Genoese_fortress_tower.jpg)
En la urbo mankas iu serioza industrio. La ĉefaj sektoroj de ekonomio estasripoz- kaj amuz-servoj kaj kuracado (la urbaj kuracejoj ĉefe specialiĝas prikuracado de spira sistemo, nerva sistempo kaj kor-vaskula sistemo. Krome, enla urbo estas fama vinfarejo "Novij Svet" kaj esenc-produkta uzino.
La urbo havas aŭtobusan stacidomon, kiu ligas ĝin kun ĉiuj aliaj urbojde Krimo.
Vidindaĵoj
La urbo famas precipe pro bone konserviĝinta ĝenova fortreso (konstruitaen la XIa-XIVa jarcentoj), kiu estas la plej granda el ĉiuj ĝenovajfortresoj, kiuj konserviĝis. Krome, ĉirkaŭ la urbo belas la naturo mem.En la jaro 2003 ĉe la urbo ekfunkciis akvoparko.
Gefiloj
- Aron ben Josef, kuracisto kaj biblifakulo
Eksteraj ligiloj
- Novaĵoj de la urbo (ruse) Arkivigite je 2020-10-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Fotoj de la urbo[rompita ligilo]
- Historio kaj monumentoj de Sudako (ruse)
La loĝlokoj de la Sudaka municipo | |||
---|---|---|---|
Urbo: | Sudako | ||
Urbotipa loĝloko: | Novosveto | ||
Vilaĝoj | Bogatovka • Daĉnoje • Gromovka • Gruŝevka • Ĥolodovka • Lesnoje • Meĵdureĉje • Morskoje • Perevalovka • Pribreĵnoje • Solneĉnaja Dolina • Veseloje • Voron | ||
Loĝloketo: | Mindalnoje |