Starokrimo

loĝloko en Krimeo

Starokrimo (ruse Старый Крым, ukraine Старий Крим, krime-tatare Eski Qırım) estas urbo en la orienta parto de Krimeo, apartenanta al la Kirovska distrikto (montrita densblue) de Aŭtonoma Respubliko Krimeo. Tra la urbo pasas la aŭtovojo, kiu ligas Simferopolon kun la orienta parto de Krimeo (Teodozio, Kerĉo). Apud la urbo troviĝas la monta masivo Agarmiŝo.

Starokrimo
urbo en Ukrainio
urbo Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Administrado
Poŝtkodo297345
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro5 143  (1939) [+]
Loĝdenso516 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 35° 5′ O (mapo)45.02916666666735.08861111111145° 2′ N, 35° 5′ O (mapo) [+]
Alto300 m [+]
Areo9,97 km² ( 997 ha) [+]
HorzonoUTC+02:00 [+]
Starokrimo (Krimeo)
Starokrimo (Krimeo)
DEC
Situo de Starokrimo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Staryi Krym [+]
vdr
Urbo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Starokrimo
ruse Старый Крым
ukraine Старий Крим
krime-tatare Eski Qırım
Apartenas al:Kirovska distrikto
Koordinatoj:, 35° 5′ O (mapo)45.02916666666735.08861111111145° 2′ N, 35° 5′ O (mapo)
Averaĝa alto super la marnivelo:~300 m
Areo:9,97 km²
Loĝantaro:
— Loĝdenso:
9 960 (laŭ 2001)
1000 hom/km²
Poŝtkodoj:97345
Telefonkodo:+380-6555
Hor-zono:UTC+3
Antaŭaj nomoj:Kirim, Solĥat (ĝis la XIVa jc.)

Oficiala paĝaro nekonata

Starokrimo (Krimeo)
Starokrimo (Krimeo)
DMS
Starokrimo
Situo de Starokrimo sur la mapo de Krimeo
vdr

Noto pri la Esperanta nomo

En ĉiuj fontaj lingvoj la nomo konsistas el du vortoj kaj signifas laŭlitere"Malnova Krimeo". Ŝajnas multe pli oportune uzi unuvortan nomon. La Esperantaformo Starokrimo estas facile rekonebla kaj uzebla (la enmetita o interla du vortoj estas kutima lig-vokalo kaj en Esperanto, kaj en la rusa kaj ukrainalingvoj).

Historio

La urbo aperis en la unua duono de la XIIIa jarcento post almilito deKrimeo fare de la Ora Hordo. Tiutempe la urbo estis la ĉefurbode la Krimea Provinco de la Ora Hordo, ĉi tie troviĝis larezidejo de la krimea emiro. Tiutempe la urbo havis du nomojn: la hordanojkaj kipĉakoj (tjurka popolo, kiu tiam konsistigis la pli grandan partonde la loĝantaro de la krimeaj stepoj) nomis ĝin Kirim (de la okcident-kipĉakaqırım — "mia monteto"), dum la italoj (ĉefe ĝenovanoj), kiuj tiam regis la sudan bordon de Krimeo kaj aktive komercis kun la urbo, nomis ĝis Solĥat (tjurkigita itala vorto solcata - "sulko"). Proksimume samtempe la nomo de la urbo iĝis ankaŭ la nomo de la duoninsulo (ĝis tiam la duoninsulo nomiĝis Gazaria aŭ Taŭrido).

En la XIVa jarcento la urbo prosperis, ĝi estis grava komerca centro sur laSilka Vojo el Azio en Eŭropon kaj rapide kreskis. La tiamaj arabaj kronikistojfoje eĉ nomis ĝin "dua Bagdado". Tamen post kiam Krimeo sendependiĝis disde laOra Hordo kaj estis formita la Krimea Ĥanlando, la ĉefurbo estis translokitaunue en Ĉufut-Kaleon kaj poste en Baĥĉisarajon. Detiu tempo la urbo malprogresis kaj malgrandiĝis. Post la jaro 1475 (kiamotomanoj konkeris la ĝenovajn koloniojn sur la suda bordo de Krimeo) la nomoSolĥat eksmodiĝas; oni eknomas la urbon Eski-Kirim (el la krime-tatara lingvoEski Qırım — "malnova Kirim"). La moderna rusa nomo estas paŭsaĵo dela krime-tatara nomo.

Post anekso de Krimeo fare de la Rusia Imperio preskaŭ latuta loĝantaro de la urbo formigris kaj en la jaro 1805 ĉi tie loĝisnur 114 homoj. Dum iom da tempo komence de la XIXa jarcento la urbonomiĝis Leŭkopol, tamen la nova nomo ne akceptiĝis.

Nuntempo

Starokrimo (pentraĵo de K. F. Bogajevskij)

Nuntempe en la urbo loĝas ĉ. 10 mil homoj. Iu signifa industrio mankas.Inter vidindaĵoj oni povas mencii kelkajn konstruaĵojn, kiuj konserviĝisde la XIII-XIVaj jarcentoj: nun funkcianta moskeo de ĥano Uzbek, ruinojde monejo kaj de mezepoka hotelo. 5 kilometrojn okcidente de Starokrimotroviĝas malnova armena monaĥejo Surb-Ĥaĉ ("Sankta Kruco"), kiudum la lastaj jaroj renaskiĝas. Krome, en la urbo estas etnografiamuzeo, dediĉita al la krime-tatara kulturo.