Stanisław Ignacy Witkiewicz

Stanisław Ignacy WITKIEWICZ [vitKJEviĉ], konata sub la pseŭdonimo Witkacy (naskiĝis la 24-an de februaro 1885 en Varsovio, mortis la 18-an de septembro 1939 en Jeziory, Pollando) estis pola filozofo, verkisto, pentristo, fotisto kaj poeto.

Stanisław Ignacy Witkiewicz
Persona informo
Stanisław Ignacy Witkiewicz
Naskiĝo24-an de februaro 1885 (1885-02-24)
en Varsovio
Morto18-an de septembro 1939 (1939-09-18) (54-jaraĝa)
en Velyki Ozera
Mortis proSinmortigo Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis perĜismorta sangoperdo Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvojpola vd
LoĝlokoSankt-PeterburgoVarsovioZakopaneLvivoKrakovoParizo • Lovran • Londono • Srilanko • Moskvo • Velyki Ozera • Katowice vd
ŜtatanecoDua Pola Respubliko (1919–)
Rusia Imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materJan Matejko Academy of Fine Arts in Krakow (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Stanisław Ignacy Witkiewicz
Familio
DinastioWitkiewicz family of the Nieczuja coat of arms vd
PatroStanisław Witkiewicz Redakti la valoron en Wikidata vd
PatrinoMaria Witkiewiczowa (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)oJadwiga Witkiewiczowa (en) Traduki (1923–1939) Redakti la valoron en Wikidata vd
AmkunuloJadwiga Janczewska (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomoWitkacy • Stanisław Ignacy Witkacy vd
Okupodramaturgo
pentristo
poeto
artoteoriisto
fotisto
filozofo
verkisto
arthistoriisto Redakti la valoron en Wikidata vd
LaborkampoBeletro, pentrado kaj desegnaĵo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum1905–1939 vd
Verkado
VerkojQ9351396 vd
En TTTOficiala retejo vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo

Li estis filo de Stanisław Witkiewicz kaj Maria Pietrzkiewicz, naskiĝis en Varsovio en nobelara familio. La dato de lia naskiĝo estas duba - laŭ oficialaj dokumentoj li naskiĝis la 24-an de marto, la saman daton oni enskribis en dokumentojn dum la bapto. Tamen la familio kaj Witkiewicz mem festis sian naskiĝdatrevenon la 24-an de februaro.

Li neniam vizitadis lernejon, pri lia klerigo okupiĝis la patro, invitanta hejmen la plej bonajn instruistojn. Danke al la patro, la juna Stanisław Ignacy tre interesiĝis pri arto kaj literaturo, estis homo sendependema kaj ofte ribelema kontraŭ patraj konsiloj.

Liaj amikoj estis interalie Leon Chwistek - fama pentristo kaj matematikisto de Lviva Universitato, Tadeusz Szymberski - intermilita poeto kaj Bronisław Malinowski - mondfama antropologo kun kiu Witkiewicz vojaĝis al Trobriand-insuloj kiel fotisto. Per la vojaĝo Malinowski volis lin konsoli post la sinmortigo de Jadwiga Janczewska, la fianĉino de Witkiewicz.

Post la reveno de Aŭstralio, Witkiewicz servis en la cara armeo, en regimento, kiu antaŭe subpremis polajn ribelojn en la jaroj 1830 kaj 1863. Li batalis dum la 1-a mondmilito kaj estis vundita dum sturma atako al aŭstraj trupoj. Post la Oktobra Revolucio, kiun li travivis en Peterburgo, li revenis al Pollando. Spertoj de la revolucio profunde influis liajn verkojn - pesimismajn respegulojn de la bolŝevika revolucio kaj de naskiĝo de naziismo en Germanio. Forton kaj sorton de "blinda popolamaso", gvidatan de lertaj demagogoj, Witkacy priskribis en siaj dramoj (ekz. en Ŝuistoj).

Witkiewicz en Esperanto

  • en Esperanto aperis, en la traduko de Lidia Ligęza, Tomasz Chmielik kaj Walter Żelazny, la dramo Ŝuistoj. Bjalistoka Esperanto-Societo, Bjalistoko, 2021.