Srnojedy

15° 42′ 22″ O / 50.03944 °N, 15.70611 °O / 50.03944; 15.70611 (mapo)

Municipo Srnojedy situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, ĉe bordo de rivero Elbo, 8 km okcidente de la centro de urbo Pardubice. De la jaro 1964 ĝis la jaro 1993 Srnojedy estis parto de urbo Pardubice, nun ĝi estas ree memstara komunumo. Vivas ĉi tie 787 loĝantoj (2024).

Srnojedy
municipo
Nova restoracio en Srnojedy
Oficiala nomo: Srnojedy
ŜtatoĈeĥio Ĉeĥio
RegionoRegiono Pardubice
DistriktoDistrikto Pardubice
Administra municipoPardubice
Historia regionoBohemio
RiveroElbo
SituoSrnojedy
 - alteco217 m s. m.
 - koordinatoj50° 02′ 22″ N 15° 42′ 22″ O / 50.03944 °N, 15.70611 °O / 50.03944; 15.70611 (mapo)
Areo2,47 km² (247 ha)
Loĝantaro787 (2024)
Denseco318,62 loĝ./km²
Estiĝo12-a - 13-a jarcento
HorzonoMET (UTC+1)
 - somera tempoMET (UTC+2)
Poŝtkodo530 02
NUTS 3CZ053
NUTS 4CZ0532
NUTS 5CZ0532 553719
Katastraj teritorioj1
Partoj de vilaĝo1
Bazaj setlejunuoj1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Srnojedy
Retpaĝo: www.srnojedy.eu
Portalo pri Ĉeĥio

Historio

Unuafoje la vilaĝo estas en historiaj dokumentoj rememorata en la jaro 1410, kiam ties posedanto, Jan el Srnojedy nomata Tluch, procesis pro heredaĵo ĉe la Kortega juĝo en Prago. La kverelon decidis reĝo Venceslao la 4-a. En la jaro 1462 Srnojedy fariĝis havaĵo de senjoroj el Ohnišťany kaj en la jaro 1502 de la urbo Chrudim. Tiam estis ĉe Srnojedy muelejo kaj proksime de ĝi estis hereda prampasejo kaj loĝis ĉi tie ankaŭ metia fiŝkaptisto. En la jaro 1547 okazis kontraŭreĝaj ribeloj, kiujn ĉeestis ankaŭ la urbo Chrudim. Post subpremo de la ribeloj imperiestro Ferdinando la 1-a konfiskis de Chrudim urban havaĵon, inter ĝi ankaŭ vilaĝon Srnojedy. Tiun de la reĝo aĉetis Jan el Pernštejn kaj alligis ĝin al la senjorejo Pardubice. Sed post mallonga tempo vendis tutan senjorejon Jaroslav el Pernštejn al la Reĝa kamero. La tridekjara milito estis katastrofo ankaŭ por Srnojedy. Plejparto da bienoj dezertiĝis, kaj nur post longa tempo revenis en la vilaĝon normala stato. Rapida disvolvo de la komunumo ekestis nur en 1950-aj jaroj kaj daŭras ĝis nun.

Memorindaĵo

En centro de la vilaĝo estas monumento al la viktimoj de la unua mondmilito.

Interesaĵoj

Proksime de la vilaĝo troviĝas signifa paleontologia lokaĵo el kretacea epoko. La natursciencisto Antonín Frič priskribis kreaĵon de ĉi tie. Li supozis, ke temas pri dinosaŭro (Albisaurus scutifer). Sed tio ne konformiĝis, pli eble temas pri ostoj de aligatoro.

En Srnojedy estas haltejo de ekskursa ŝipo "Arnošt", kiu veturas ĉi tien el sia hejma haveno ĉe Vonka-ponto en Pardubice.

Literaturo

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en 2004.

Pluaj fotografioj

Eksteraj ligiloj