Sovolusky

15° 32′ 14″ O / 49.96917 °N, 15.53722 °O / 49.96917; 15.53722 (mapo)

Municipo Sovolusky (germane Soblitz) situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en norda submontaro de montareto Železné hory, 8 km sude de urbo Přelouč, 12 km de la urbo Heřmanův Městec. Vivas ĉi tie 129 loĝantoj (2024).

Sovolusky
germane Soblitz
municipo
Tilio en vilaĝplaco en Sovolusky
Oficiala nomo: Sovolusky
ŜtatoĈeĥio Ĉeĥio
RegionoRegiono Pardubice
DistriktoDistrikto Pardubice
Administra municipoPřelouč
Historia regionoBohemio
MontaroFera montaro
SituoSovolusky
 - alteco304 m s. m.
 - koordinatoj49° 58′ 09″ N 15° 32′ 14″ O / 49.96917 °N, 15.53722 °O / 49.96917; 15.53722 (mapo)
Katastro4,35 km² (435 ha) Sovolusky u Přelouče
Loĝantaro129 (2024)
Denseco29,66 loĝ./km²
Unua skribmencio1360
HorzonoMET (UTC+1)
 - somera tempoMET (UTC+2)
Poŝtkodo535 01
NUTS 3CZ053
NUTS 4CZ0532
NUTS 5CZ0532 573027
Katastraj teritorioj1
Partoj de municipo1
Bazaj setlejunuoj1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Sovolusky (okres Pardubice)
Retpaĝo: www.sovolusky.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Semtěš, Turkovice, Jankovice, Litošice, Lipoltice kaj Urbanice.

Historio

La vilaĝo estas nomata jam en la jaro 1360. En la jaro 1411 estas menciita Wanko Sekyrka el Sovolusky. En la jaro 1544 estas Sovolusky en listo de vilaĝoj apartenantaj al Žehušice senjorejo.

La vilaĝo sinsekve kreskis en neregulata domgrupo ĉirkaŭ vilaĝplaco sur vojkruciĝo.

Loĝantaro

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869250
1880241
1890265
1900243
1910238
1921207
JaroLoĝantoj
1930173
1950120
1961127
1970109
198098
199196
JaroLoĝantoj
2001124
2014137
2016136
2017133
2018127
2019128
JaroLoĝantoj
2020125
2021115
2022129
2023132
2024129

Naturo

Proksimume 300 m nordoriente de la vilaĝo troviĝas natura rememorindaĵo "Skalka u Sovolusk" (Roketo ĉe Sovolusky). Temas pri aparta geologia figuro, kiun kreis spilita lafo antaŭ 560 milionoj da jaroj, kiam ĝi rapide malvarmiĝis kaj kreis ŝtonajn kusenojn. Ŝtona nodo de Sovolusky konserviĝis danke al dureco de la petroj, kiuj bone rezistis kontraŭ erozio. En pasinteco oni ĉi tie ekspluatis ŝtonon. Forlasita minejo kaj roketoj en ĉirkaŭaĵo spontane kovriĝis per karpena arbaro kun multaj termofilaj herboj.

Bibliografio

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en 2004.

Pluaj fotoj

Eksteraj ligiloj