Sonato

Sonato (el latina kaj itala sonare, 'sonigi'),en muziko, rekte signifas "peco ludata" kontrastekun kantato (latina cantare, kanti), peco kantata.La termino, estante malpreciza,nature evoluis tra la historio de muziko,indikante diversajn formojn antaŭla klasika epoko.

Ensembloj

Plej multaj verkoj nomataj sonatojestas ludataj de solista instrumento(plej ofte klavarinstrumento)aŭ de solista instrumentokune kun klavarinstrumento.

Kiel rimarkigis diversaj scienculoj,tio faras la terminon tre arbitra:la muzikaj trajtoj de la sonato(je iu certa tempo)emas transiĝi al verkoj komponitajpor pli grandaj ensembloj.Estus tute sencohave diri pri simfonioj,ke ili estas sonatoj por orkestro,pri arĉinstrumentaj kvartetoj,ke ili estas sonatoj por arĉinstrumenta kvarteto, ktp.;sed pro kutimo tiaj dirmanieroj estas evitataj.

La baroka sonato

En la tempo de Arcangelo Corelli jamdu polifoniaj specoj de sonato stariĝis,la preĝeja sonato kaj la ĉambra sonato.

La preĝeja sonato, ĝenerale por unuaŭ pli multaj violonoj kaj basoj,konsistis el malrapida enkonduko,malstrikte fuga alegro,kanteca malrapida movimentokaj vigla finalo en ia duparta formo,kiu sugestas parenceconal la dancaj melodioj de la suito.Tiu ĉi skemo, tamen, ne estas tre klare difinita,ĝis la verkoj de Johann Sebastian Bachkaj Georg Friedrich Händel,kiam ĝi fariĝis la plej alta speco de sonato,kiu daŭras kiel tradicio de itala violona muzikoeĉ ankoraŭ en la frua 19-a jarcentoen la verkoj de Boccherini.

La ĉambra sonato konsistis preskaŭ tuteel idealigitaj dancaj melodioj.En la tempo de Bach kaj Händelĝi jam, unuflanke, tute apartiĝis de la sonato,kaj nomiĝis la suito, partito, ordre, aŭ(kiam ĝi havis preludon en formo de franca operuverturo)la uverturo.Aliflanke, la trajtoj de preĝeja sonatokaj ĉambra sonato jam libere intermiksiĝis.Sed Bach, kiu ne uzis tiujn titolojn,ankoraŭ gardis la du specojn tiel apartaj,ke ili povas esti rekonitaj laŭ stilo kaj formo.Tial, el liaj ses solistaj violonaj sonatoj,n-roj 1, 3, kaj 5 estas preĝejaj sonatoj,kaj n-roj 2, 4, kaj 6 nomiĝas partitoj,sed inter sonatoj povas klasiĝi kiel ĉambraj sonatoj.

La termino sonato ankaŭ aplikiĝas alla vico de pli ol 500 verkoj por klaviceno solaverkitaj de Domenico Scarlatti.Tiuj ĉi pecoj havas unu movimenton solan,konsistantan el du partoj, kiuj dividas samanpulson kaj saman teman materialon.Ili ofte envolvas virtuozecon kaj estas admiratajpro sia granda diverseco kaj inventemo.

La sonatoj de Domenico Paradies estas mildajkaj longigitaj verkoj de tiu ĉi specokun aldonita gracia kaj melodia dua movimenteto.La manuskripto sur kiun Longo bazigis sian eldononde Scarlatti ofte montras similan apudmeton de movimentoj,sed tamen sen absoluta indiko de ilia ligiteco.La stilo estas ankoraŭ sekvebla en la sonatojde la pli malfruaj klasikistoj,kiam unua movimento montras unuforman kuron de rapida movo,ekz. en la violona sonato en F de Mozart (K377),kaj en kelkaj el la plej bonaj verkoj de Clementi.

La sonato en la klasika epoko

Ĝis la stariĝo de la klasika epoko en muziko,la sonato jam alprenis sufiĉe bone difinitan normigitan formon(bone ekzempligite en la verkaro de Joseph Haydn),kun movimentoj organizitaj en jena maniero(tipaj forlasoj de la normo notiĝas sube en krampoj):

La unua movimento estas en sonata formo, kaj estas rapida kaj vigla

(aŭ malofte, malrapida anstataŭe;kaj iafoje en alia formo,kiel temo kun variaĵoj)

La dua movimento estas malrapida kaj lirika; ĝi estas tradicie en duparta formo aŭ triparta formo.

(sed ĝi povas esti en sonata formo, eble mallongigita; aŭ temo kun variaĵoj)

La tria movimento estas aŭ menuetoskerco (ambaŭ estas en tritakto)

(sed iafoje la menueto aŭ skerco estas tute ellasata; aŭ ĝi venas la dua, antaŭ la malrapida movimento, kiu venas la tria)

La lasta movimento (t.e. la kvara, aŭ iafoje simple la tria) estas rapida, kaj aŭ en sonata formo aŭ rondelo

(aŭ iafoje temo kun variaĵoj)

Ĝenerale, la menueto (aŭ skerco) kaj finalo estis verkitajen la sama tonalo kiel tiu de la malferma movimento(aŭ iafoje la paralela maĵoro aŭ minoro);komponistoj elektis diversajn tonalojn por la malrapida movimento(plej ofte la subdominanton, aŭ iun sufiĉe proksime rilatan sedpli bemolan tonalon, ĉu maĵoran aŭ minoran).

Kiel notite ĉi-supre, multaj klasikaj sonatoj(notinde tiuj de Mozart)havis malpli multajn movimentojnol la normalaj kvar,ellasante unu aŭ pli el la lastajtri en la supra formulo:plej ofte efektive la menueton aŭ skercon;malpli ofte la malrapidan movimenton.

Libroj

Estas multaj libroj pri la sonata formokaj historio de la sonato, inter aliaj

  • The sonata in the Baroque Era ("La sonato en la baroka epoko") de William S. Newman ISBN 0-393-00622-0
  • The sonata in the Classic Era ("La sonato en la klasika epoko") de William S. Newman ISBN 0-393-95286-X
  • The sonata since Beethoven ("La sonato de post Betoveno") de William S. Newman ISBN 0-393-95290-8
  • (kune konsistigantaj The History of the Sonata Idea ["La historio de la ideo sonato"])
  • Sonata Forms ("Sonataj formoj") de Charles Rosen ISBN 0-393-02658-2