Soma Beck

Soma BECK [ŝoma bek], laŭ hungarlingve kutima nomordo Beck Soma estis hungara kuracisto, haŭtkuracisto, profesoro.

Soma Beck
Persona informo
NaskonomoBeck Soma Kornél
Naskiĝo3-an de aŭgusto 1872 (1872-08-03)
en Keszthely
Morto26-an de aprilo 1930 (1930-04-26) (57-jaraĝa)
en Pécs
MortokialoPneŭmonito Redakti la valoron en Wikidata
Lingvojhungara
ŜtatanecoHungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma materUniversitato Eötvös Loránd (–1895) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupokuracisto
dermatologo
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Soma Beck [1] naskiĝis la 3-an de aŭgusto 1872 en Keszthely. Li mortis la 26-an de aprilo 1930 en Pécs.

Biografio

Soma Beck devenis el juda familio. Li frekventis gimnaziojn en sia naskiĝurbo, Szombathely, Budapeŝto, poste li akiris kuracistan diplomon en Universitato de Budapeŝto en 1895. Jam dum la studentaj jaroj li jam laboris en la universitata instituto. Post siaj studoj helpe de stipendio li laboris 2 jarojn en Vieno, Parizo, Hamburg. Hejmenveninta li kuracadis en hospitalo en Budapeŝto. Ekde 1905 li instruis en Universitato de Budapeŝto kiel privata profesoro. Dum la 1-a mondmilito li laboris en armea hospitalo, poste ekde 1922 li instruis en Universitato de Pécs, kie li establis ankaŭ klinikon pri haŭtmalsanoj.

Elektitaj publikaĵoj

  • Die feinere Architektur der primären Hautcarcinome (1903) - kune kun Ödön Krompecher

Memorigiloj

  • memortabulo en Pécs de 1991
  • medicina universitata biblioteko prenis la nomon Beck Soma Könyvtár
  • bronza memormedalo de 2005

Fontoj