Sokotro

(Alidirektita el Sokotra)

SokotroSukutra (“Insulo de la beata”, el la sanskrita) (arabe سقطرى, Suqutrā, sokotrie ساقطْري, Saqaṭri, somale Suqadara) estas kvarinsula arkipelago en la Hinda Oceano, ĉirkaŭ 340 km sudokcidente de bordoj de Jemeno. La teritorio de la insularo apartenas al Jemeno kaj ekde la jaro 2004 estis parto de ties provinco Hadramaut (antaŭe ĝi apartenis al la provinco Adeno). En 2013 en la arkipelago estis establita la propra provinco Sokotro.[1]

Ŝablono:Informkesto insulo/zorgado/Bildo mankasŜablono:Informkesto insulo/zorgado/areo mankas
Sokotro
insulo
AkvejoHinda oceano
Geografia situo, 53° 55′ O (mapo)12.5153.92151912° 31′ N, 53° 55′ O (mapo) f1
Sokotro (Jemeno)
Sokotro (Jemeno)
DEC

Map

Longo133 kmf2
Larĝo42 kmf3
Plej alta lokoĜabal Haĝir
1 519 YE-SU Ŝablono:Alto/nekonata rilatof5

LandoJemeno

Supermara alteco1 503 m [+]
Koordinatoj, 54° O (mapo)12.5153.92
Ĉefurbo[[]]
- koordinatoj, 54° O (mapo)12.5153.92 [+]
Akvokolektejo3 796 km² (379 600 ha) [+]
Areo3 796 km² (379 600 ha) [+]

Loĝantaro42 842 [+] (2005)
Denseco11,29 loĝ./km² [+] [+]

HorzonoUTC+03:00 [+]
ISO 3166-2YE-AB
Vikimedia Komunejo:  Socotra [+]
vdr
Mapo de la Sokotra arkipelago
Situo de la insularo en Hinda Oceano

Priskribo

Sokotro estas la plej granda insulo de samnoma insularo, kun areo de 3 600 km². Ĝian internon okupas la Haĝir-montaro (pinto 1 509 m), norde mallarĝa, sude pli larĝa apudborda ebenaĵo.La insulon ĉirkaŭas sudokcidente kaj okcidente insuletoj, same apartenantaj al Jemeno (Samha, Darsah al-Ikhvan kaj Abd al Kuri).Ili kuŝas sur koralrifo (atolo), kiu pli frue plej verŝajne estis ligita al Afriko kaj la Araba duoninsulo.Ĝia longeco de oriento al okcidento estas ĉirkaŭ 135 km kaj de nordo al sudo 42 km.

Historio

La insulon regis la regantoj de sudorienta Jemeno – krom la portugala okupa tempo de 1507–11. La britoj volis aĉeti la insulon en 1834, sensukcese. La sultano de Jemeno akceptis en la 1880-aj jaroj la britan protektoraton. La sultaneco ĉesis en 1967 kaj Sokotro iĝis parto de la sendependa Jemeno.

Loĝantaro

En Sokotro loĝas fiŝkaptistoj, perlokaptistoj kaj agrikulturistoj. En la internaj areoj, nomadoj paŝtas bovojn kaj aliajn bestojn.La insulo eksportas purigitan buteron (gi), fiŝojn kaj incenson.

Biodiverseco

Sur la insulo vivas multe da endemiaj specioj.

Famaj plantoj de Sokotro estas la arbustoj, donantaj la mirhon kaj incenson; la Sokotra draceno.

Biogeografie la insulo troviĝas en la sahela-sudana ekoprovinco de la afrotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi situas en dezert-kserofitara ekoregiono : la sokotraj kserofitaroj.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Referencoj