Socialistpartio (Islando)

La Popola Unuiĝa Partio – Socialistpartio (islande Sameiningarflokkur alþýðu – Sósíalistaflokkurinn) estis islanda politika partio. Ĝi ekzistis 1938 ĝis 1968 – ekde 1956 ĝi partoprenis en parlamentvoĉdonadoj kiel parto de la voĉdonada kunlaborprojekto Popolunuiĝo.

Popola Unuiĝa Partio – Socialistpartio
Sameiningarflokkur alþýðu – Sósíalistaflokkurinn
partio
Lando Islando
PartiestrojHéðinn Valdimarsson (1938-1939)
Einar Olgeirsson (1939-1968)
Fondiĝo1938
Dissolvo1968
Ĉefa sidejoRejkjaviko
Koloro(j)Ruĝa
IdeologioKomunismo
vdr

La Socialistpartio ekestis kiam dividgrupo el la Popolpartio kuniĝis kun la Islanda Komunistpartio, kiu mem estis pli antaŭa dividgrupo el la Popolpartio.

En 1968 la antaŭmenciita kunlaborprojekto, la Popolunuiĝo, iĝis memstara politika partio kaj tiam malfondiĝis la Socialistpartio.

Rezultoj dum parlamentaj balotoj

Jaro%
194216,2
194218,5
194619,5
194919,5
195316,1
195619,2
195915,3
195916,0
196316,0
196717,6