Slava lingvaro

subgrupo de la hindeŭropa lingvaro, enhavanta la rusan, la belorusan, la ukrainan, la polan, la ĉeĥan, la slovakan, la bulgaran, la makedoman, la slovenan, la serbokroatan, slavono, ktp.

La slava lingvaro estas sublingvaro de la hindeŭropa lingvaro. Ĝi dividiĝas je la orienta (rusa, ukraina, belorusa lingvoj), la okcidenta (pola, ĉeĥa, slovaka, kaŝuba, soraba lingvoj) kaj la suda (slovena, serbokroata, makedona, bulgara lingvoj) subgrupoj. La tri plej multnombraj popoloj de la grupo estas rusoj, ukrainoj kaj poloj. Entute en 1992 ekzistis 293,5 milionoj da parolantoj de slavaj lingvoj, inter ili en la Rusia Federacio loĝis 125,5 milionoj.

Slava lingvaro
Mapo
Bazaj informoj
Parolata enorienta, suda, kaj norda eŭropo.
Klasifiko
Lingvistika
klasifiko
Hindeŭropa
 Baltslava
  Slava
PralingvoPraslava lingvo
Pliaj trajtoj
SkriboCirila alfabeto, Latina alfabeto, Glagolita alfabeto
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2sla
vdr

Slavaj lingvoj havas ĝis nun bone rimarkeblan parencecon kaj leksikan kaj gramatikan. La eklezia slava lingvo estas la plej malnova skribita slava lingvo.

Klasifiko

La slava lingvaro povas esti klasifikata laŭ la sekva skemo. Krome ĝi parencas al la balta lingvaro.

Ĝenerala klasifiko de la Balto-slava lingvaro
Baltaj lingvoj
Slavaj lingvoj
Balta lingvaro

praprusa



kurona



latva



litova



Slava lingvaro
Okcidentslava

pola



kaŝuba



soraba



ĉeĥa



slovaka



Sudslava

slovena


serbokroata

kroata



bosna



montenegra



serba




makedona



bulgara



Orientslava

rusa



ukraina



rusina



belorusa






Etnoj de la grupoKvanto
Okcidenta subgrupo
Poloj50.000.000
Ĉeĥoj10.380.000
Slovakoj4.500.000
Soraboj100.000
Orienta subgrupo
Rusoj146.500.000
Ukrainoj46.000.000
Belorusoj8.000.000
Suda subgrupo
Slovenoj2.300.000
Kroatoj6.250.000
Bosnoj1.800.000
Serboj7.400.000
Montenegranoj600.000
Makedona1.770.000
Bulgaroj8.450.000

Belorusoj

Bosnianoj (Bosniaj islamuloj)

  • Nomo: [m] musulmane, bosanci, bošnjaci; [f] Musulmans, Bosniens; [r] боснийцы (bosnijcy)
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Bosnio kaj Hercegovino. Kvanto: 1,8 mln (1992). Ili loĝas ankaŭ en Jugoslavio (220 mil), Kroatio (14 mil), Turkio (30 mil), Usono (30 mil). Totala kvanto: 2,1 mln. Bosnianoj estas loĝantoj (precipe serboj kaj kroatoj) de historiaj regionoj Bosnio kaj Hercegovino, kiuj akceptis islamon dum osmana regado.
  • Lingvo: bosna.
  • Kredantoj: muzulmanoj-sunaistoj.

Bulgaroj

  • Nomo: [m] Българи (Bălgari); [f] Bulgares; [r] болгары (bolgari)
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Bulgario (7,85 mln). Ili loĝas ankaŭ en Ukrainio (234 mil), Moldavio (88 mil), Rusia Federacio (32,8 mil) kaj aliaj landoj. Totala kvanto: 8,45 mln (1992).
  • Lingvo: bulgara.
  • Kredantoj: precipe ortodoksuloj, parto: muzulmanoj-sunaistoj.

Ĉeĥoj

  • Nomoj: [m] Češi; [f] Tcheques; [r] чехи (čechi)
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Ĉeĥio (9,55 mln, 1992). Totala kvanto: 10,38 mln
  • Lingvo: ĉeĥa.
  • Kredantoj: precipe katolikoj, estas ankaŭ protestantoj.

Kaŝuboj

  • Nomoj: [m] Kaszëbi; [f] Kachoubes; [r] кашубы (kašuby)
  • Etnografia grupo de poloj, loĝas en ĉemara parto de Pollando.
  • Lingvo: kaŝuba.
  • Kredantoj: precipe katolikoj.

Kroatoj

  • Nomoj: [m] Hrvati; [f] Croates; [r] хорваты (chorvaty)
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Kroatio (4,4 mln). Bosnio kaj Hercegovino (630 mil), ili loĝas ankaŭ en Serbio (100 mil), .... Totala kvanto: 6,21 mln (1995).
  • Lingvo: kroata.
  • Kredantoj: precipe katolikoj.

Makedonoj

  • Nomoj: [m] Македонци (Makedonci); [f] Macedoniens; [r] македонцы (makedoncy)
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Makedonio. Totala kvanto: 1,77 mln (1992), inter ili en Makedonio 1,63 mln
  • Lingvo: makedona (makedona-bulgara).
  • Kredantoj: ortodoksuloj, estas ankaŭ muzulmanoj-sunaistoj.

Montenegranoj

  • Nomoj: [m] Црногорци (Crnogorci); [f] Montenegrins; [r] черногорцы (ĉernogorcy)
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Montenegro (460 mil); en Serbio 140 mil (1992). Ili loĝas ankaŭ en Usono kaj Albanio. Totala kvanto: 620 mil.
  • Ili parolas en ŝtokava dialekto de la montenegro.
  • Kredantoj: precipe ortodoksuloj.

Poloj

  • Nomoj: [m] Polacy; [f] Polonais; [r] поляки (poljaki)
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Pollando (pli ol 37,75 mln). Totala kvanto: 50 mln (2006), inter ili en Usono 3.8 mln, Francio 300 mil, Rusia Federacio 94,6 mil, Ukrainio 219,2 mil, Litovio 258 mil, Belorusio 417,7 mil. Kelkaj etnografiaj grupoj (kaŝuboj, mazuroj ka.) konservis specifojn de la lingvo kaj kulturo.
  • Lingvo: pola.
  • Kredantoj: precipe katolikoj.

Rusoj

    • KOZAKOJ. Nomo: [f] Cosaques; [r] казаки (kazaki) - etnogrupo en konsisto de rusa kaj aliaj popoloj. Totala kvanto: en Rusia Federacio ĉirkaŭ 5 mln. Lingvo: rusa, estas disvastigita dulingvismo. Kredantoj: ortodoksuloj, estas ankaŭ reprezentantoj de aliaj konfesoj.

Serboj

  • Nomoj: [m] Srbi; [f] Serbes; [r] сербы (serby)
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Serbio kaj Unia Respubliko Serbio. Totala kvanto: 7,4 mln, inter ili en Serbio pli ol 6,7 mln (1992).
  • Lingvo: serba.
  • Kredantoj: ortodoksuloj.

Slovakoj

  • Nomoj: [m] Slováci; [f] Slovaques; [r] словаки (slovaki)
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Slovakio. Kvanto: 5,6 mln, inter ili en Slovakio ĉirkaŭ 4,5 mln (1992).
  • Lingvo: slovaka.
  • Kredantoj: katolikoj, estas ankaŭ protestantoj kaj uniatoj.

Slovenoj

  • Nomoj: [m] Slovenci; [f] Slovenes; [r] словенцы (slovency)
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Slovenio. Kvanto: 2,3 mln (1992), inter ili en Slovenio 1,7 mln
  • Lingvo: slovena.
  • Kredantoj: katolikoj, estas ankaŭ protestantoj kaj ortodoksuloj.

Soraboj

  • Nomoj: [m] Lusace en Germanio [f] Sorabes de Lusace;(lužickije serby, sorby, vendy)
  • Popolo en Germanio, Luzacio, 100 mil (1992).
  • Lingvo: soraba.
  • Kredantoj: precipe luteranoj, estas ankaŭ katolikoj.
  • 1 en supra soraba lingvo
  • 2 en malsupra soraba lingvo

Ukrainoj

Vidu ankaŭ