Slate (reteja revuo)

Usona reteja revuo

Slate estas Interreta revuo kiu traktas diversajn aferojn, ĉefe politikon, kulturon, ekonomion kaj teknologion, kaj apartenas al la Washington Post Company [1].

Slate
emblemo
reteja revuo
retgazeto Redakti la valoron en Wikidata
Komenco1996 vd
Lando(j)Usono vd
Fondinto(j)Michael Kinsley vd
Posedata deThe Slate Group vd
RetejoOficiala retejo
vdr

La revuo estis fondita en 1996 de Michael Kinsley, kiu estis redaktisto ĉe la Nova Respubliko. Ĝi unue estis posedata de MSN. En 2016, la redaktoro estas Jacob Weisberg. La fonto de la enspezo de la revuo estas de reklamoj, kaj eniro al ĝi estas senpaga ekde 1999 [2][3].

La revuo enhavas regulajn rubrikojn, inkluzive de Dear Prudence, kiu estas konsila rubriko, kaj Kausfiles, la blogo de Mickey Kaus. La verkistoj de la revuo inkludas Delia Litwick, Christopher Hitchens, Anne Applebaum kaj ekonomiistojn Tim Hardford kaj Paul Krugman.

La revuo prenis agreseme liberalan sintenon direkte al la milito en Irako, kaj la plej multaj el la regulaj verkistoj apogis ĝin ĉe sia komenco [4][5][6][7][8].

En la usona prezidant-elektokampanjo de 2016, la organizaĵo kunlaboris kun la balotkompanio Votecastr.

Referencoj

Eksteraj ligiloj